Einstürzende Neubauten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Einsturzende Neubauten)
Einstürzende Neubauten
Koncerte. Blixa Bargeld tenas la mikrofonon.
Koncerte. Blixa Bargeld tenas la mikrofonon.
Daŭro 1980 - nuntempe aktiva
Ĝenro Eksperimenta muziko, Industria muziko
Oficiala retejo Oficiala Retejo
Muzikistaro

Nunaj:Blixa Bargeld; Alexander Hacke; N.U. Unruh; Jochen Arbeit; Rudi Moser.
Eksaj:Beate Bartel; Gudrun Gut; F.M. Einheit; Mark Chung; Roland Wolf

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Einstürzende Neubauten (IFA: ˈaɪnˌʃtʏɐʦəndə ˈnɔʏˌbaʊtən) estas germana muzikgrupo, origine de Okcidenta Berlino, formita en 1980 kaj regule aktiva depost tiam.

La grupo simbolas la disvolviĝon de industria muziko en Germanio, kaj estas eĉ rigardita kiel unu el la plej grava grupo de tiu muzikĝenro, kun Throbbing Gristle en Britio. Ĝi poste havos decidiga influo por postaj muzikaj movadoj kiel malluma ondo.

Kiel industria muziko mem, Einstürzende Neubauten unue produktis sonojn malfacile akceseblaj, «bruaj». La kantisto Blixa Bargeld kriĉas, blekas sed neniel kantas. La grupo koncentriĝas pri eksperimentado, digna heredanto de Karlheinz Stockhausen, ili ne hezitas uzi verajn «industriajn» sonefektojn kiel betonmiksilo, drilo, aŭ pneŭmata martelo. Depost la kulta albumo Halber Mensch (1985), la pecoj fariĝas pli melodiaj kaj en 1989, Haus der Lüge estos internacia sukceso. La tekstolingvo estas plej ofte germana, sed foje angla, precipe dum la lasta jardeko. La grupo daŭre produktas albumojn kiu ankoraŭ montras grandan diversecon de sonojn.

La gruponomo, kiu signifas «disfalantaj novaj konstruaĵoj» estas referenco al la novaj konstruaĵoj de okcidenta Berlino starigitaj post la dua mondmilito, male al la altbauten, malpli modernaj konstruaĵoj nuntempe pli facile troveblaj en orienta Berlino. La grupoemblemo (homa desegno kun cirklo kiel kapo) estas malnova kaverna desegno de Toltekoj

Albumoj[redakti | redakti fonton]

Albumetoj[redakti | redakti fonton]

  • Thirsty Animal (Einstürzende Neubauten & Lydia Lunch), 1982