Eklezio feroa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eklezio feroa
nacia eklezio
Komenco 29-a de julio 2007 vd
Antaŭe Færøernes Stift vd
Lando(j) Reĝlando Danio vd
Situo Ferooj
Retejo Oficiala retejo
vdr
Bøur, preĝejo.
Kristanigo sur la insularo, poŝtmarko.
La nova preĝejo en Gøtugjógv.
Interno de la preĝejo en Porkeri.

La Popola eklezio de Ferooj (feroe Fólkakirkjan í Føroyum) estis fondita la 29-an de julio 2007, post memstarigo disde la Dana Evangelia Luterana Eklezio. Antaŭe ĝi staris relative memstare sub la danaj ekleziaj institucioj.

Kiel aliaj luteranaj eklezioj ĝi apartenas al la Tutmonda asocio luterana, kaj ĉ. 85 % de la loĝantoj de la Ferooj membras en ĝi. Religio tre gravas en la ĉiutaga vivo sur la Feroa Insularo, pli ol en aliaj eŭropaj landoj.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Lagmand (Kaj Leo Johannesen) nomiĝas la estro de la eklezio, kiu estas submetata al la feroa kulturdirekcio. La nuna ŝtata respondeculo nomiĝas Bjørn Kalsø. Episkopo estis ĝis la 25-a de novembro 2007 Hans Jacob Joensen, ekde la 3-a de oktobro 2007 deĵoras Jógvan Fríðriksson.

La eklezio estas dividita en ses regionojn kaj 14 paroĥojn kun 22 pastoroj. Ili deĵoras por 58 komunumoj, kiuj elektas pokomunuman konsilion. Pro neebleco ke ĉiu komunumo estus vizitata de pastoroj ĉiun dimanĉon, parton de la liturgiaĵoj plenumas laikoj (ekz. laŭtlegi la tekstojn el la oficiala prediklibro, skribita de Jacob Dahl).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post kristanigo en 999 fare de Sigmundur Brestisson la romkatolika eklezio establiĝis sur la insuloj en 1035. Instalitis en 1100 feroa episkopujo kun sidejo en Kirkjubøur. Komence ĝi dependis de Bremeno, sed ekde 1004 responsis la katedralanoj de Lund. Poste venis respondeco ankoraŭ al Nidaros (Trondhjem).

Unu el la plej konataj episkopoj feroaj estis Erlendur af Færøerne. Li starigis en 1300 la Magnus-katedralon en Kirkjubøur kaj esploradis pri la feroa kulturo kaj historio. La preĝejo neniam estis finkonstruita kaj tiel la preĝejo de Sankta Olavo ekestis nova episkopa sidejo.

Magnus-katedralo

Reformacio en 1538 ne nur brutale forigis katolikismon sed ankaŭ enkondukis la danan kiel administradan kaj eklezian lingvon. Samtempe la dana krono ricevis la posedaĵojn de la eklezio (i.a. ĉ. 40% de la teritorio de la insuloj).

De 1539 ĝis 1557 ekzistis ja feroa episkopujo; poste ĝi altribuitis al la episkopujo de Bergen. En la jaro 1709-a la "provostejon" ricevis la episkopo de Sjælland. De 1720 ĝis 1775 ĝi apartenis ankoraŭ al Islands stift kaj ĝis 1990 denove al Sjælland.

Ŝanĝiĝis en 1939 la eklezia lingvo: anstataŭis plejparte la feroa la danan. La feroa teologo Kristian Osvald Viderø finlaboris en 1961 la tradukon de la Biblio, kion jam komencis la pastoro Jacob Dahl inter 1921-1937.

En 1963 provosto (provst) pli altrangiĝis kaj nonumiĝis episkopo. En 1977 tiun rolon plenumis unuafoje virino. En 1990 la Ferooj denove iĝis memstara konventaro. Episkopa sidejo restis la ĉefpreĝejo de Tórshavn.

Ĝis 2007 la dana ŝtato pagis ĉiujare 13 milionojn da kronoj al la eklezio feroa. Post la starigo de komplete memstara eklezio la feroaj impostpagantoj subvencias la eklezion.

Pastoroj gravaj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ísleifsdóttir-Bickel, Vilborg Audur: Die Einführung der Reformation in Island 1537-1565. Die Revolution von oben, eldonejo Peter Lang, ISBN 3-631-50001-7, Berlino 1996 Verlag Peter Lang, 1996.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]