Saltu al enhavo

Ekstradicia Leĝo de Hongkongo en 2019

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Leĝo (amendo) pri Fuĝintaj Krimuloj kaj Interhelpo en Krimaj Aferoj en 2019 (ĉine: 2019年逃犯及刑事事宜相互法律協助法例(修訂)條例草案) estis proponita leĝo pri ekstradicio por amendi la Leĝon pri Fuĝintaj Krimuloj rilate al specialaj transdonaj aranĝoj kaj la Leĝon pri Interhelpo en Krimaj Aferoj, por ke aranĝoj por reciproka jura helpo povu esti farataj inter Hongkongo kaj iu ajn loko ekster Hongkongo. La leĝo estis proponita de la registaro de Hongkongo en februaro 2019 por starigi meĥanismon por transdonoj de fuĝintoj ne nur al Tajvano, sed ankaŭ al Ĉinio kaj Makao, kiuj nuntempe estas ekskluditaj en la ekzistantaj leĝoj.

La enkonduko de la leĝo kaŭzis vastan kritikon enlande kaj eksterlande de la juristoj, ĵurnalistaj organizaĵoj, komercaj grupoj, kaj eksterlandaj registaroj, ĉar la kritikantoj timis, ke ĝi damaĝos la juran sistemon kaj la komercan klimaton de Honkongo. Ĉi tiu timo rezultas ĉefe el la nova kapablo de Ĉinio, pere de ĉi tiu leĝo, aresti politikajn disidentojn en Hongkongo. Okazis multaj protestoj kontraŭ la leĝo en Hongkongo kaj aliaj urboj eksterlande. La 9-an de junio, inter centoj da miloj kaj pli ol miliono da protestantoj marŝis sur la stratoj kaj postulis la eksiĝon de la Ĉefadministranto Carrie Lam. La 15-an de junio, Lam anoncis, ke ŝi "suspendos" la proponitan leĝon. Daŭraj protestoj postulis kompletan retiriĝon de la leĝo kaj poste la efektivigon de ĝenerala voĉdonado, kiu estas promesita en la Baza Leĝo. La 4-an de septembro, post 13 semajnoj da protestoj, Lam oficiale promesis retiri la leĝon je la rekomenco de la leĝdona sesio post ĝia somera paŭzo. La 23-an de oktobro, Sekretario pri Sekureco John Lee anoncis la formalan retiriĝon de la leĝo fare de la registaro.