Ekzegeza skolo de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ekzegeza skolo de Madrido estas hispana grupo de biblia kritiko kies studa esploro baziĝas sur la hipotezo laŭ kiu la origina redakto de la Evangelioj ne estus tiu en la greka lingvo konserviĝinta ĝis niaj tagoj, sed iu antaŭa kaj origina en aramea lingvo, kiu estis la lingvo parolata en la palestina areo epoke de Jesuo. Tiu skolo engaĝiĝas solvi ambiguecaĵojn kaj kontraŭdirojn ĉeestajn en la tekstoj de la evangelia greko provante ilin ekspliki kiel enkondukitajn en la tradukoj el la aramea.

Iuj elstaruloj de tiu skolo estas Mariano Herranz Marco, César Franco, José Miguel García kaj Julián Carrón.[1]

Iuj kontribuoj de la Madrida ekzegeza skolo[redakti | redakti fonton]

Spertuloj konsentas ke la Evangelioj estis skribitaj utiligante iujn antaŭekzistantajn fontojn, iuj el kiuj estis tre probable skribitaj hebreaaramea lingvoj.[2] Aliaj ekzegezistoj opinias ke la Evangelioj estis rekte redaktitaj en la aramea. ("La lingvo de la Evangelioj al mi aperis ĉiam pli kiel lingvo negreka esprimita en grekaj terminoj", skribis J. Carmignac. [3]). La skolo de Madrido akceptas tiun hipotezon kiel bazon de sia laboro kaj ĝin sisteme disvolvas, provante rekonstrui la la "originan version" aramean de diversaj evangeliaj pasaĵoj, koncentriĝante precipe sur tiuj plej pridiskutataj kaj dubsencaj. La studaĵoj estis kolektitaj en la serio Studia Semitica Novi Testamenti, de Ediciones Encuentro. José Miguel García, teologo profesoro pri la Sankta Skribo ĉe la teologia fako de Sankta Damaso de Madrido, pri tiu temo pretigis libron ĉe itala eldonejo BUR, en kiu resumas laŭ terminoj kompreneblaj de ne specialistoj: La vita di Gesù nel testo aramaico dei Vangeli.</ref>

Ekzemploj de kontribuoj de la skolo:

  • Kaj la Evangelio laŭ Mateo kaj la Evangelio laŭ Luko informas ke Jesuo naskiĝis epoke de Herodo la Granda. Tamen Luko situas ankaŭ la naskiĝon de Jesuo en la okazo de la popolnombrado farita laŭ jena kronologio "Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio" (Lk 2,2). Kirenio tamen fariĝis reganto nur en la 6-a jaro p.K., dek jarojn post la morto de Herodo. Laŭ la skolo de Madrido, la pasaĵo de Luko, estis tradukita laŭ erara maniero el la origina aramea: oni ne devis legi "tiu unua registrado estis farita kiam estis reganto de Sirio Kirenio", sed "tiu registrado okazis antaŭ ol tiu farita kiam ...".[4][5]
  • En la Evangelioj estas citataj plurfoje la "fratojn de Jesuo". Iuj vidas en tiuj pasaĵoj la pruvon ke la Maria patrino de Jesuo ne restis ĉiam virga, sed ŝi havis aliajn filojn post Jesuon. Aliaj interpretas ke la voĉo "fratoj" ĉi-kaze signifus kuzojn aŭ ĉiuspecajn parencojn (tezo subtenata, interalie, de Sankta Hieronimo), aŭ ke ĝi rilatas al filoj de Sankta Jozefo rolanta kiel patro de Jesuo, naskiĝintaj en antaŭa geedziĝo. La skolo de Madrido opoinias ke la esprimo "fratoj de Jesuo" indikus reale la apostolojn kaj aliajn disĉiplojn, nome helpantoj de Jesuo en lia misia agado.[6]
  • En diversaj okazaĵoj, aparte en la Evangelio laŭ Marko, Jesuo post plenumo de miraklo ordonas rakonti pri la fakto al neniu. Studuloj rilate tion parolas pri "mesia sekreto" donante al ĝi diversajn interpreton. Laŭ la skolo de madrido, tiuj decidaj postuloj de silento devenas el miskompreno de la tradukanto: la vorto "neniu" ofte redoniĝas en la aramea lingvo per la esprimo "ne filo de homo", sed "Filo de homo" estas ankaŭ la kromnomo per kiu Jesuo parolas pri si nerekte. Jesuo tial ne postulis "diru tion al neniu", sed ne danku la filon de la homo (sed la Patron...).
  • Dum la tri sinoptikoj, priskribante la entombigon de Jesuo, diras ke lia korpo estis envolvita en tuko (greke: sindon), la Evangelio laŭ Johano male parolas pri bendoj (otonia) kaj pri sudario poziciita sur la kapo, sed ne citas la tukon. Laŭ la skolo de Madrido, la tradukisto al la greka legis plurale la aramean vorton signifantan "tolaĵon, stofaĵon" kaj tradukis per "bendoj"; reale temis pri dualo (formo kiu esprimas la kvanton de du), kiu en la konsonanta skribo aramea skribiĝas sammaniere. Johano parolis pri "duobla tuko", nome pri tuko kiu estis etendita supren kaj suben de la korpo, kiel videblas en la Mortotuko de Torino.
  • Konsideritaj kune, la rakontoj pri la evento de la Resurekto allasitaj de la kvar Evangelioj estasaj kaj parte ankaŭ kontraŭdiraj. Laŭ la skolo de Madrido, la nekongruaĵoj estas ŝuldeblaj al malprecizaj tradukoj el la aramea. Jen kiel fa eventoj sinsekvis, laŭ la rekonstruo de la supozitaj originaj tekstoj:
    • Trefrue, kiam estas ankoraŭ mallume, Maria Magdalena, Maria de Jakobo kaj Salomea iris al la tombo, kaj trovis ke la ŝtono estis ruligita el la enirejo (Mt 28, 1-4; Mk 16, 1-4; Jo 20, 1).
    • Maria Magdalena kuras informi Petron kaj Johanon, kiuj alkuris al la tombo kaj ĝin trovas vakua (Jo 20, 2-10; Lk 24, 12).
    • Ĉe ektragiĝo, dua grupo de virinoj, informitaj de la unuaj, iras al la tombo, kaj anĝelo liveras al ili la anoncon pri la Resurekto (Mt 28, 5-7; Mk 16, 5-7; Lk 24, 1-8).
    • Ili iras do informi la dekunu, sed li ne estas taksataj seriozaj (Mt 28, 8; Mk 16, 8; Lk 24, 9-11, 21-23).
    • post parolado kun dekunu, aperas al ili Jesuo (Mt 28, 9-10); antaŭe aŭ poste Jesuo aperas al Maria Magdalena, reveninta al la tombo (Io 20, 11-18).
    • posttagmeze Jesuo aperas al la du disĉiploj de Emaus (Lk 24, 13-32), kaj sekve al Petro kaj al la aliaj apostoloj (Lk 24, 33-42; Jo 20, 19-23).

La ekzisto de originaj arameaj tekstoj, rekonstruitaj per profunda esploro pri la aramea, havas ankaŭ rektan influon sur la problemo de la datado de la redakto de la Evangelioj: tiuj tekstoj, fakte, devis estinti verkitaj en medio de la vere unua kristana komunumo de Jerusalemo, kiu disperdiĝis antaŭ la jaro 70, kiam la urbo estis okupita de la romianoj. En la libro La vita di Gesù nel testo aramaico dei Vangeli (La vivo de Jesuo laŭ la aramea teksto de la Evangelioj) oni profitas de du pasaĵoj de la 2-a epistolo al la korintanoj, redaktita aŭtune de 57, en kiu Paŭlo el Tarsio parolas pri Evangelio jam verkita kaj cirkulanta kaj malkaŝe estas aludata Luko kiel ĝia redaktinto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Mariano Herranz Marco, Los evangelios y la crítica histórica,
  • Mariano Herranz Marco, La Virginidad Perpetua De Maria/ The Perpetual Virginity of Maria, Malaga, 2002, ISBN: 9788474906448
  • Studia Semitica Novi Testamenti, de Ediciones Encuentro
  • José Miguel García , La vita di Gesù nel testo aramaico dei Vangeli, BUR-Rizzoli, 2005
  • Julián Carrón Pérez, José Miguel García Pérez, Cúando fueron escritos los Evangelios, Studia semitica Novi Testamenti, Ediciones Encuentro, Madrid, 2001 Studien zur Entstehung der Evangelien
  • [2] “La fundamentoj de la kristanismo”
  • La Naissance des évangiles synoptiques, 1984, Éd. F.X. de Guibert. (Sintezo de la sciencaj vidpunktoj de J. Carmignac pri la sinoptikaj evangelioj).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. france [1].
  2. Vidu la preskaŭ seninforman esperantan voĉon Evangelio.
  3. La nascita dei Vangeli sinottici. Cinisello Balsamo, 1985. Pagina 9.
  4. Sed ankoraŭ ne konatas tradukoj de la Biblio kiu profitis de tiu sugesto.
  5. José Miguel García. La vita di Gesù nel testo aramaico dei Vangeli. BUR. paĝo 59.
  6. José Miguel García. La vita di Gesù nel testo aramaico dei Vangeli. BUR. Pagina 100.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]