Streĉita Kordo estas poemaro de Kálmán Kalocsay. La originala poemaro estas verkita en 1931 kaj enhavas 189 paĝojn.
Elekta postpreso aperis en Budapeŝto en 1976 (tuj post la morto de Kalocsay) de Hungara Esperanto-Asocio, nomita El Streĉita Kordo (vidu la foton).
En 1978 la poemaro Streĉita Kordo estas reeldonita komplete.
„ Post la El Parnaso de Popoloj ne aperis poemaro tiel interesa por poeziamanto, tiel grava laŭ stila kaj arta vidpunktoj. Plej admirinda estas la varieco en la poemformoj. ”
„ Sub titolo Streĉita Kordo Kalocsay elirigas poemojn, el kiuj mi multajn konas. Tre volonte mi citus iujn, sed kiujn? La plej belsonajn, plej kortuŝajn, plej spiritajn, filosofajn, fortajn aŭ plej ĝemantajn? Ĉiu meritas pli elokventan langon ol la mia estas. Do kredu nur la admiron mian! — La poeto K. diras, ke li volas liberigi sin de tiu ĉi balasto, por flugi al pli alta regiono. Dank’ al Dio, ke ni nun havas kiel kolekton la grajnojn, elŝutitaj el la balono dum juneca flugo. Ni povas nun ĝui laŭ gusto. — Mi ne hezitas diri, ke Baghi kaj Kalocsaj estiĝas Schiller kaj Goethe en Esperantujo. Pasis la periodo de „Sturm und
Drang“, kaj komencas la klasika periodo sur Esperanta Parnaso? ”
„ La nacia literaturo komenciĝas per poezio, kaj nur en sia maljuneco perfektigas sian prozon. Esperanto, en sia ankoraŭ mallonga historio, renversis tiun procedon. Jam ĉe la komenco Zamenhof verkis la plej perfektan prozon kiun ni posedas (kiu havas orelon, tiu neniam povas forgesi la belegajn ritmon kaj kadencojn de liaj originalaj verkoj) ; sed, kun malmultaj esceptoj, la poemoj de miaj pioniroj ne multe valoris.
Nur nun la Esperanta poezio plene floras; kaj Kalocsay estas la plej genia el ĉiuj. Aliaj havas jen pli ravan melodion, jen pli infekteman fajron ; sed per sia profunda sento por la belo, sia perfekta tehniko, sia sincera kaj senerara gusto, li restas nia plej granda poeto.
Streĉita Kordo prezentas al ni liajn poemojn ĝis 1925. La plimulto el ili aperis en diversaj revuoj; kelkaj estas reviziitaj formoj de poemoj en Mondo kaj Koro. Kaj preskaŭ ĉiuj estas neforgeseblaj. Trezorojn oni trovas sur ĉiu paĝo. En Esperanto estas poezio ; la lingvo kapablas la miraklojn de la poeto, kaj jen poeto disĵetanta kiel perlojn siajn frazmiraklojn. ”