Saltu al enhavo

El Cerro (Salamanca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Cerro
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37726
Demografio
Loĝantaro 368  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 19′ N, 5° 55′ U (mapo)40.316944444444-5.9166666666667Koordinatoj: 40° 19′ N, 5° 55′ U (mapo) [+]
Alto 981 m [+]
Areo 25,86 km² (2 586 ha) [+]
El Cerro (Provinco Salamanko)
El Cerro (Provinco Salamanko)
DEC
Situo de El Cerro
El Cerro (Hispanio)
El Cerro (Hispanio)
DEC
Situo de El Cerro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Cerro, Salamanca [+]
vdr

El Cerro estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia partio de Béjar kaj al la municiparo Ruta de la Plata. El Cerro signifas La monteto.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj El Cerro kaj Valdelamatanza, okupas totalan areon de 25,86 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havas 430 loĝantojn. Ĝi perdis pli ol 800 loĝantojn dum la dua duono de la 20-a jarcento.

Ekde la pinto eblas rigardi al mirindaj pejzaĝoj, proksime al diversaj interesaj lokoj, kiel Béjar (19 km), la Peña de Francia (70-90 km depende de la vojo). Krome proksime estas areoj kiel Las Hurdes, la Valo de Jerte, Baños de Montemayor, Montemayor del Río, Candelario kaj multaj aliaj vidindaĵoj de la regiono kaj de la apuda Ekstremaduro. En la distra zono "La Dehesa", je 1 km de la domaro, estas rigardejo nome "El Balcón de Extremadura" (Balkono al Ekstremaduro) pro la vidaĵo havigita pro la altitudo de la vilaĝo. Proksime estas arkeologiaj restaĵoj de epoko de romianoj kaj keltoj.