El Pinar de El Hierro
El Pinar de El Hierro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 38914 • 38917 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 016 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 25 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 27° 42′ N, 17° 59′ U (mapo)27.701388888889-17.98Koordinatoj: 27° 42′ N, 17° 59′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 800 m [+] | ||
Areo | 80,66 km² (8 066 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Pinar de El Hierro [+] | |||
El Pinar de El Hierro aŭ simple El Pinar [elpiNAR delJEro] (La Pinaro de La Fero aŭ de El Hierro) estas urbo kaj municipo en la sudo de la insulo El Hierro, nome la plej suda en la provinco Sankta Kruco de Tenerifo, en la regiono Kanarioj kaj en Hispanio, kaj la dua plej okcidenta malantaŭ La Frontera en la sama insulo.[1]
Ĝi estas sur la suda deklivaro de la insulo El Hierro, en zono protektita kiu montras grandan valoron pejzaĝan, etnografian kaj median. La municipa ĉefurbo estas El Pinar, domaro sur la loko konata kiel Risco de los Herreños, je 27 km sude de la insula ĉefurbo, Valverde. Temas pri la hispana municipo plej for de la ŝtata ĉefurbo, Madrido, de kiu distas 1 916 km laŭ rekta linio.
Geografio
[redakti | redakti fonton]El Pinar de El Hierro estas en la sudo de la insulo El Hierro kun ĉefurbo je 800 m.s.m. Temas pri municipa teritorio kiu okupas la sudan trionon de la insulo lima kun Valverde (nordoriente), kaj kun La Frontera (norde); dum sudokcidente estas Atlantiko.[2]
El Pinar de El Hierro posedas areon de 84,95 km², nome la dua plej etenda de la insulo.[3] La municipa teritorio estas montara areo ĝis altaj punktoj tra krutaj areoj trairataj de torentejoj.[2] La municipa teritorio altiĝas el la marborda zono de La Restinga ĝis la centra montaro, kie estas la plej alta pinto de la insulo, nome Pico de Malpaso (1 500 m), dum aliaj gravaj pintoj estas Tenerista (1 417 m), Mercader (1 252 m), Montaña de la Casilla (1 106 m), Montaña de Julan (1 040 m) kaj El Tomillar (990 m).
Estas multaj pejzaĝoj konstruitaj de la vulkana aktiveco kun torentejoj.[4]
La teritorio formas arkon al sudokcidento simetrie al tiu formita de La Frontera aliflanke de la lima montaro nordokcidente; la areon formas arbaroj de kanaria pino, kiuj fakte nomas la municipon kaj la loĝlokon. El Julan estas forta deklivaro en la okcidenta pinto, kiu malsupreniras el la centra montaro ĝis la Maro de las Calmas (de la trankvileco, ĉar ĝi estas protektita for de la nordaj ventoj). La montaron formas montoj super 1 000 m, kiel Mercadel, Cruz de Los Reyes kaj Tanganasoga. Oriente kaj en mezaltaĵoj Taibique kaj Las Casas kunformas la kernon de El Pinar, kiu estas la municipa ĉefurbo. Sude La Restinga estas kerno de fiŝkaptistoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la areo estis loĝado de praloĝantoj. Tion pruvas nombraj arkeologiaj restaĵoj.[5] La bimbaĉe aŭ bimbape estis la praloĝantoj de El Hierro, pacema tribo kun forta socia strukturo en kulturo propra de la Neolitiko. Ili loĝis en naturaj grotoj aŭ simplaj konstruaĵoj el ŝtono kaj dediĉis sin al agrikulturo, paŝtado kaj al ĉemarborda fiŝkaptado. El ili restis petroglifoj kun skribaĵo libi-berbera dise tra la tuta insulo kiuj ankoraŭ ne estis deĉifritaj. La plej etendaj kaj gravaj estas konataj kiel Letreros de El Julan. En la sama zono oni trovis aliajn restaĵojn de iama kunvenejo (tagoror), grotaj tomboj, mumioj, ujoj, hejmiloj kaj aliaj iloj.
Juan de Bethencourt konkeris la insulon en la 15-a jarcento, kaj ĝi iĝis senjorlando kun ununura municipo.
En 1768 oni konstituis la unuajn konsilantarojn en la insularo kadre de la reformoj de la reĝo Karolo la 3-a, kiu kreis la postenojn de la magistratanoj. En 1812 oni konstituis la municipojn per la kreado de municipoj laŭ la Konstitucio de Kadizo, kaj en 1836 ili definitive plifirmiĝis post la alternado inter registaroj de konstituciistoj kaj absolutistoj.
La moderna historio de la municipo de El Pinar estas rezulto de postulo el 1912 je la kreado en Kanarioj de la Leĝo Konstitucia de la Cabildos Insulares (nome insulaj registaroj), por la kreado de propra administracio kaj kunordigi la koncernajn municipojn. Tamen tiam en El Hierro estis nur ununura municipa teritorio, nome Valverde, kiu enhavis la tutan insulon, kaj tial necesis la kreado de almenaŭ dua municipo por povi fondi la Cabildo de El Hierro. Tial, oni dividis la insulan teritorion, konservante por Valverde la orientan parton de la insulo, kaj lasante por la nova municipo la okcidentan parton. Tial naskiĝis la municipo La Frontera, kun samnoma ĉefurbo. La disdonado de tero ne kontentigis la loĝantojn de El Pinar, kiuj konsideris, ke ili havis pli da rajtoj, ĉar ĝi estis pli loĝata kaj jam havis frue unuajn publikajn servojn en la tiama kvartalo Taibique. Krome estis granda distanco (aktuale de pli ol 25 km) inter la municipa ĉefurbo kaj El Pinar. Ĉio komplikiĝis en 2005 kiam kverelo inter lokanoj de El Golfo (Frontera) kaj de El Pinar pro malkonsento pri la distancoj laŭ kiuj tiuj rajtis porti la figuron de virgulino dum religia procesio. Oni revivigis la iaman malkonsenton kaj startis unuaj demarŝoj por la apartiĝo, kion finfine oni akiris en 2007.
Ekde la 1970-aj jaroj okazis disvolvigo de turismo. El Pinar kaj La Restinga, en la sudo de la insulo, apartenis al la municipo Frontera ĝis septembro 2007, kiam la insula registaro Cabildo de El Hierro aprobis la apartigon de El Pinar.[6]
Demografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ informoj de la ISTAC (Instituto Canario de Estadística, Kanaria Instituto de Statistiko), en 2006 la loka loĝantaro de El Pinar estis de 1 828 loĝantoj, el kiuj 876 de Taibique, 380 de Las Casas, 535 de La Restinga kaj la cetero disa ene de la nova ento. La censo havigita de La Frontera al la demarŝoj por la apartiĝo de El Pinar indikis 1 910 loĝantojn; nuntempe oni ĉirkaŭkalkulas 1 971 loĝantojn (2022, Instituto Nacional de Estadística).
Historie la loĝantaro malaltiĝis el la 1960-aj jaroj. Tion kaŭzis forta elmigrado. Kompense restis forta rura karaktero, kio nun helpas la disvolvigon de rura turismo ĉefe por piedirado. La loĝantaro de la municipo estas tre disa, ĉefe en izolaj kampardomoj.
Ĝi estas dividita en apartaj entoj, siavice dividitaj en aliaj pli malgrandaj loĝlokoj, nome la jenaj:
- El Pinar (urba kerno), enhavas la loĝlokojn Las Casas kaj Taibique, distaj inter si pli ol unu kilometro. Ĝi enhavas la plimulton de la loka loĝantaro de la municipo (1 256 censitaj loĝantoj), posedas la municipan ĉefurbecon kaj la esencajn servojn.
- Taibique, je unu kilometro de la municipa ĉefurbo kun 876 lokanoj. Temas pri sentlejo esence rura.
- La Restinga estas la plej ĵusa setlejo de la municipo, sed ĝi tuj pligrandiĝis (535 loĝantoj en 2006), kaj foje superis la municipan ĉefurbon de El Pinar, pro la hejmigo de ekstera loĝantaro. La Restinga iĝis trankvila turisma enklavo, marborda, viveltena el la maro, kun abunda suno preskaŭ la tutan jaron for de la influo de la malsekaj ventoj pasatoj. Estas malgrandaj strandetoj de vulkana sablo kaj malgranda haveneto de fiŝkaptistoj.
- Las Casas estas loĝloko je unu kilometro de El Pinar, nome tradicia setlejo kun interesaj montroj de tradicia arkitekturo kaj de domoj kaj de kelkaj komunaj infrastrukturoj, kiel baseneto uzita kiel akvokolektujo de la akvo kiu venis el la torentejo Barranco de los Vecinos. En tiu areo, estas grotoj kiuj utilis kiel loĝejoj ĝis antaŭ nelonge. Ĝis 2006 estis 380 loĝantoj, sed lastatempe kreskiĝis.
Ekonomio kaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]La ekonomio de la municipo estas bazata ĉefe sur la agrikulturo, brutobredado kaj turismo. La turisma disvolviĝo okazis je la fino de la 20-a jarcento. Eblas montara piedirado, kultura turismo, mardistradoj kaj aliaj okupitecoj.[2] Ĝi estas municipo ĉefe rura dediĉita al la unuaranga sektoro. Tie estas la plimulto de kaproj kaj ŝafoj el la insulo. La agrikulturo estas fekunda en mezaj altaĵoj, ĉefe de fruktarboj (ĉefe figarboj kaj migdalarboj), forte profitanta de la proksimeco de la densa montaro de kanaria pino, etenda el la ĉefurbo ĝis la deklivaro de El Julan.
Inter vidindaĵoj menciindas jeno:
- La fiŝkaptista haveneto kaj urbeto de La Restinga. Estas la plej suda punkto de Hispanio, enhavas strandetojn de nigra sablo, kaj en la lastaj jaroj kreskiĝis ĉar kreiĝis nombraj turismaj loĝejoj. La klareco de la marakvo kaj spektaklecon de la fundo faras la marbordon de La Restinga privilegia loko por la praktiko de subnaĝado kaj ekde 1995 aparte de la Open Fotosub, nome konkurenco pri submara fotografio por fakuloj kaj amatoroj.
- Punta de la Orchilla, kie lumturo markas la plej okcidentan punkton de El Pinar kaj de Hispanio kaj ĝis 1492, oni kredis, ke estas la fino de la konita mondo. Ekde la 16-a jarcento la Orchilla aperis en mapoj kiel referenco por la nula meridiano, sur kies supozita linio fakte oni konstruis la lumturon. Sed ĉio ŝanĝiĝis kiam el la 16-a jarcento ĝeneraliĝis la uzado de la meridiano de Greenwich kiel nova kartografia referenco. La lumturo aperas en la suba duono de la municipa blazono.
- El Julan estas teritorio praktike senhoma en la centrokcidento de la municipo. La tereno estas tre kruta, kun deklivoj de ĝis 45° kiuj malsupreniras el 1 400 m de La Cumbre ĝis ĉirkaŭ 100 m.s.m. Tie estas kelkaj klifoj super la oceano. En tiu zono estas Los Letreros de El Julan, nome aro de petroglifoj el la epoko de "bimbaĉe". En la okcidenta zono estis densa arbaro de ĉemarbordaj juniperoj (Juniperus turbinata ssp. canariensis) de kiu nun survivas nur kelkaj ekzempleroj klinitaj de la forta vento, en la zono de El Sabinar, en la najbara municipo de La Frontera.
- Mirador de Las Playas, rigardejo de Las Playas (La Strandoj) de kie mirindas la golfeto de Las Playas, kie estas la ŝtata hotelo Parador de Turismo de El Hierro kaj la fotinda rokelstaraĵo Roque de la Bonanza'', kiuj tamen estas jam parto de la najbara municipo de Valverde.
- Rigardejo de Tanajara sur la pinto de la monto Tanajara, havigas vidaĵon de la ĉefurbo kaj de granda parto de la sudo de la insulo. Estas ofta renkontiĝejo, kunsidejo kaj distrejo por la lokanoj de El Pinar.
- Hoya del Morcillo estas distrejo ĉirkaŭata de densa arbaro de kanaria pino ofte vizitata de lokanoj el la tuta insulo por pasigi agrablan tagon en naturo. Ĝi disponas de fontoj, fajrujoj, manĝotabloj, sportejoj, porinfana ludejo kaj kampadejo.
- La strando nomita Cala de Tacorón estas ĉe la Mar de las Calmas kaj disponas de fajrujoj, lokoj por sunbanado, kaj malgranda manĝovendejo. Proksime estas la Cueva del Diablo (Groto de la Diablo), agrabla loko por ĝui trankvilecon ĉe la marbordo, kiu estas pli facile alirebla dum malalta tajdo.
- Los Lajiales estas etenda areo de ĉirkaŭ 7 km² proksime de La Restinga, kie estas areo de iamaj lafofluejoj elirintaj el vulkanaj konusoj kiuj malsupreniris ĝis la marbordo, kie gajnis kelkajn metrojn el maro. En tiu areo formiĝis la Cueva de Don Justo, vulkana tubo formita per labirinta aro de galerioj pli ol ses kilometra.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Cala de Tacorón.
-
Cala de Tacorón.
-
Enirejo al Cala de Tacorón.
-
Charco Manso ĉe Tacorón.
-
La Restinga.
-
Promenejo de La Restinga.
-
Strandeto de Tefirabeo Arenas Rojas.
-
Lumturo de Orchilla.
-
Deklivoj de El Julan.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ «Datos del Registro de Entidades Locales». Ministerio de Hacienda y Administraciones Públicas. Konsultita la 23an de aŭgusto 2021.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Infraestructura de Datos Espaciales de Canarias Fonto: Consejería de Educación, Universidades y Sostenibilidad. Gobierno de Canarias.
- ↑ Población, superficie y densidad por municipios Arkivita la 7an de marto 2016 en Wayback Machine. Fonto: Instituto Nacional de Estadística.
- ↑ Consejo Insular de Aguas de Tenerife (eld.). Plan Hidrológico. Arkivita el originalo la 4an de septembro 2015.
- ↑ «Principados o reinos aborígenes - HISTORIA - (GEVIC) Gran Enciclopedia Virtual Islas Canarias». www.gevic.net. Konsultita la 4an de januaro 2017.
- ↑ El Hierro contará con nuevo municipio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- VVAA (1985). Geografía de Canarias. Editorial Interinsular Canaria. ISBN 84-85543-66-1.
- Guillermo Morales Matos, kunord. et. al. (1993). Geografía de Canarias. Las Palmas de Gran Canaria: Prensa Ibérica. ISBN 84-87657-54-0 (o.c.).
- VV.AA. (2000). Canarias: isla a isla. Tenerife: Centro de la Cultura Popular Canaria. ISBN 84-7926-357-1.
- Concepción Francisco, José Luis (2001). Diccionario enciclopédico de Canarias pueblo a pueblo. Tenerife : Asociación Cultural de las Islas Canarias. ISBN 84-89692-00-9.
- Hernández Hernández, Pedro (dir. kaj kunord.) (1986). Natura y cultura de las Islas Canarias. Santa Cruz de Tenerife: Litografía A. Romero. ISBN 84-400-5294-4 (rúst.).
- Instituto Canario de Estadística (2001). Nomenclátor cartográfico de entidades y núcleos de población de Canarias 2000. Las Palmas de Gran Canaria : Istac. ISBN 84-88283-52-0 (o.c.).
- Instituto Nacional de Estadística (2006). Nomenclátor de entidades y núcleos de población de España 2006. Madrid : INE.
- Trapero, Maximiano (1999). Pervivencia de la lengua guanche en el habla común de El Hierro : léxico común y pastoril, de la flora y de la fauna y de la toponimia (Estudios prehispánicos; 8a eldono). Islas Canarias : Viceconsejería de Cultura y Deportes, Dirección General de Patrimonio Histórico. ISBN 84-7947-249-9.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- oficiala retejo de la municipo El Pinar de El Hierro
- Comisión promotora para la segregación de El Pinar
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El Pinar de El Hierro en la hispana Vikipedio.