El Pueyo de Araguás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El Pueyo de Araguás
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22338
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 173  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 26′ N, 0° 10′ O (mapo)42.44125350.16171109999999Koordinatoj: 42° 26′ N, 0° 10′ O (mapo) [+]
Alto 701 m [+]
Areo 61,838334 km² ( 618 3.8 334 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Pueyo de Araguás (Provinco Ŭesko)
El Pueyo de Araguás (Provinco Ŭesko)
DEC
El Pueyo de Araguás
El Pueyo de Araguás
Situo de El Pueyo de Araguás
El Pueyo de Araguás (Hispanio)
El Pueyo de Araguás (Hispanio)
DEC
El Pueyo de Araguás
El Pueyo de Araguás
Situo de El Pueyo de Araguás

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Pueyo de Araguás [+]
vdr

El Pueyo de Araguás [elPŬEĝo dearaGŬAS] (aragone O Pueyo d'Araguás) estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en Pireneoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tipa angulo.

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Laspuña, okcidente kun Puértolas kaj Labuerda, sude kun Aínsa-Sobrarbe kaj oriente kun La Fueva. Krom la loĝloko El Pueyo de Araguás mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokojn Araguás, Los Molinos, La Muera, Oncíns, La Pardina del Soto, El Plano, San Lorién, San Victorián de Asán, El Soto kaj Torrelisa. El Pueyo de Araguás estas inter la valo de la rivero Cinca kaj la valo de La Fueva.

La loĝloko El Pueyo de Araguás mem (684 msm)[1] estas je 106 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ montara ŝoseo nur el apuda Aínsa. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj. La domo Casa Coronas, la plej antikva konata en Sobrarbe, estis konstruita en 1549.

Historio[redakti | redakti fonton]

La preĝejo.

La preĝejo estis konstruita en la 16-a jarcento, kun defendaj trajtoj kaj karaktero de la aragona gotiko evolue al renesanco. Menciendas ekzorcejo sur la sonorilturo. Tiu preĝejo dependis iam de la monaĥejo de San Victorián, nome la plej pova en Sobrarbe kaj Ribagorza, ĉar pli ol 50 loĝlokoj dependis de tiu.

En la 17-a jarcento ekprosperis la forstado kaj ligno estis uzita eĉ por ŝipkonstruado. Sed fine de la jarcento sekegoj kaj epidemioj malaltigis la loĝantaron. Poste la loko rekuperiĝis pro la gravo de la lignoproduktado kaj la transportado de trunkoj laŭ la rivero Cinca ĝis Mediteraneo. Komence de la 19-a jarcento kaj El Pueyo de Araguás kaj tuta Sobrarbe estis damaĝitaj pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe El Pueyo de Araguás mem kie oni malaltiĝis el 490 loĝantoj en 1930 ĝis nunaj 168 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, ermitejoj, la monaĥejo kaj naturaj lokoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]