Labuerda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Labuerda
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22360
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 162  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 27′ N, 0° 8′ O (mapo)42.45102510.13543630000001Koordinatoj: 42° 27′ N, 0° 8′ O (mapo) [+]
Alto 569 m [+]
Areo 17,846549 km² ( 178 4.6 549 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Labuerda (Provinco Ŭesko)
Labuerda (Provinco Ŭesko)
DEC
Labuerda
Labuerda
Situo de Labuerda
Labuerda (Hispanio)
Labuerda (Hispanio)
DEC
Labuerda
Labuerda
Situo de Labuerda

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Labuerda [+]
vdr

Labuerda [laBŬERda] estas municipo de Hispanio, en la centro de la komarko Sobrarbe (kies ĉefurboj estas Boltaña kun Aínsa) apartenanta al la nordo de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

En la loko, krom la hispanan, oni parolis variaĵon de la aragona lingvo uzitan en la Pireneoj.

La municipa teritorio estas komponata de jenaj kernoj:

  • Labuerda: la plej granda kaj sidejo de la loka urbodomo, fone de la valo ĉe la rivero Cinca,
  • San Vicente de Labuerda: ĉe la montaro Sierra de San Visorio havas gravan eklezian komplekson ekkonstruita en la dua duono de la 12-a jarcento, ĉefe de romanika stilo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

San Vicente de Labuerda.

Ĝia municipa teritorio estas en la centro de la komarko Sobrarbe, lime norde kun Puértolas, okcidente kun Boltaña, sude kun Aínsa-Sobrarbe kaj oriente kun El Pueyo de Araguás. Krom la loĝloko Labuerda mem, la municipo enhavas ankaŭ la loĝlokon San Vicente de Labuerda. Ĝi estas ĉirkaŭata de la montoj de Escalona norde, la montaro Sierra de San Visorio okcidente, kaj la rivero Cinca lime kun la najbara teritorio de El Pueyo de Araguás oriente, kaj je nur 4 km norde de la ĉefurbo de tiu municipo (nome la mezepoka urbo Aínsa). Ĝi estas la dua municipa teritorio malplej granda de Sobrarbe post Palo.

La loĝloko Labuerda mem (569 msm)[1] estas je 105 km nordoriente de Huesca, alirebla laŭ la ŝoseo A-138 inter Puértolas norde kaj Aínsa suden. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj ardezaj tegmentoj kaj konustrunkaj kamenoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Baroka sonorilturo de la preĝejo.

Labuerda estas mezepoka setlejo kreskiĝinta ĉirkaŭ preĝejo. Ĝia gravo per brutobredado dependis de la paŝtejoj. Dum la 17-a jarcento ĝi iomete floris.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko estis damaĝita pro operacoj kadre de la epizodo nomita de la Bolsa de Bielsa en majo kaj junio 1938, dum la respublikanoj rezistis kontraŭ duoble multnombraj fortoj; finfine ili povis pasi al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Labuerda mem kie oni malaltiĝis el 418 loĝantoj en 1900 ĝis nunaj 146 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj montaraj agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al forstado, natura, sporta, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la du preĝejoj, ermitejoj kaj naturaj lokoj.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Briet, L. Bellezas del Alto Aragón. Huesca, Diputación, 1988, v. 2.
  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Oficiala retejo
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Labuerda en la hispana Vikipedio.