El crimen del padre Amaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El crimen del padre Amaro
filmo
Originala titolo El crimen del padre Amaro
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2002, 15 maj. 2003
Ĝenro filma dramo, filmo bazita de literatura verko
Reĝisoro(j) Carlos Carrera
Produktisto(j) Alfredo Ripstein
Scenaro Vicente Leñero
Filmita en Meksiko
Loko de rakonto Meksiko
Rolantoj Gael García Bernal • Ana Claudia Talancón • Angélica Aragón • Ernesto Gómez Cruz • Sancho Gracia • Andrés Montiel • Damián Alcázar • Pedro Armendáriz Jr. • Dagoberto Gama • Miguel Ángel Álvarez • Fernando Becerril • Johano Paŭlo la 2-a
IMDb
vdr

El crimen del padre Amaro (La krimo de la pastro Amaro) estas meksika filmo de la jaro 2002 bazita sur la samnoma romano de la portugala verkisto Eça de Queirós, verkita en 1875. Antaŭ ĝia publikigo en Meksiko jam ekis polemiko ĉar kelkaj katolikaj grupoj klopodis malpermesi la filmon.[1] La registaro de la prezidento Vicente Fox por eviti ion montris private la filmon antaŭ ekleziaj gravuloj, ĉar la Instituto Mexicano del Cine (Imcine) produktoris parte la filmon. Kvankam grupo de dekstruloj plendis kontraŭ la registaro cele al malpermeso de la filmo, tiu iĝis la plej sukcesa laŭ biletvendado en la kinejoj de Meksiko, superante Sexo, pudor y lágrimas (1999). El crimen del padre Amaro, produktorita per malpli ol du milionoj da dolaroj, enspezis pli ol kvin milionojn nur en Usono, kaj pli ol 22 milionojn tutmonde.[2] El crimen del padre Amaro rompis la rekordon de meksikaj filmoj en la kinejoj de Usono, antaŭe fare de Y tu mamá también (2001), same protagonistigita de Gael García Bernal.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La juna pastro Amaro (Gael García Bernal venas al vilaĝo Los Reyes, sendita de la episkopo, cele al trejnado antaŭ sendi lin studi en Romon; li estos helpanto de la pastro Benito (Sancho Gracia). La koruptado de la lokestroj kaj de la pastro Benito mem, krom la seksallogo de la juna Amelia (Ana Claudia Talancón) kreas malfacilan situacion al la juna pastro.

Fakte, la pastro Benito, eltenas longdaŭran rilaton kun Sanjuanera (Angélica Aragón), gastejestrino kaj dommastrino de la paroĥejo. La pastro Amaro iom post iom malkovras la lokajn sekretojn, inter kiuj la monlavadon fare de drogotrafikisto, uzita de la eklezio por la konstruado de hospitalo, la persekutado al sociala pastro kiu kunvivas kun kamparanoj, nome pastro Natalio (Damián Alcázar), krom la amaferon de la pastro Benito.

La juna Amelia, filino de Sanjuanera, siavice havas amrilaton kun Rubén (Andrés Montiel), siavice filo de don Paco, kiu havas progresismajn kaj kontraŭklerikajn sentojn. Rubén estas ĵurnalisto por regiona gazeto, en kiu publikigas informon pri la rilato inter la pastro Benito kaj El Chato, la drogotrafikisto. Li ricevas fortajn reprezaliojn kaj devas translokiĝi al Meskikurbo.

Amelia enamiĝas de la bela pastro Amaro kaj ankaŭ tiu reciproke enamiĝas. Tiukadre Amelia gravediĝas kaj la pastro Amaro maltrankviliĝas, sed tute ne akceptas solvi la situacion. Lia sinteno komplikiĝas en kontraŭfaroj kaj sekvas morala dekadenco de la rolulo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Gael García Bernal kiel pastro Amaro
  • Ana Claudia Talancón kiel Amelia Sanjuanera
  • Sancho Gracia kiel pastro Benito Díaz
  • Angélica Aragón kiel Agustina Sanjuanera
  • Luisa Huertas kiel Dionisia
  • Ernesto Gómez Cruz kiel episkopo
  • Gastón Melo kiel Martín
  • Damián Alcázar kiel pastro Natalio Pérez
  • Pedro Armendáriz Jr. kiel urbestro
  • Verónica Langer kiel Amparito
  • Lorenzo de Rodas kiel Don Paco de la Rosa
  • Andrés Montiel kiel Rubén de la Rosa
  • Roger Nevares kiel pastro Galván
  • Alfredo Gonzáles kiel maljunulo
  • Gerardo Moscoso kiel kuracisto
  • Jorge Castillo kiel don Matías
  • Juan Ignacio Aranda kiel Chato Aguilar
  • Jorge Zárate kiel pastro Mauro

Komentoj[redakti | redakti fonton]

La filmo ricevis plurajn premiojn, inter kiuj nomumon al Oskar-premio por la plej bona fremdlingva filmo en 2002.

Kvankam la filmo estas bazata sur la romano de la portugala verkisto Eça de Queirós, kaj tial la loko kaj la tempo estas tute diferencaj, ankaŭ la intrigo malsamas, kaj tial novas la monlavado kaj la rilato inter drogotrafiko kaj eklezio. En la filmo, kiam Amelia gravediĝas, la pastro Amaro konvinkas ŝin aborti en eksterleĝa hospitalo; en la romano, la rolulino Amelia naskas en proksima domaro kaj la infano estas donita de la pastro Amaro al virino kiu poste malaperigas ĝin.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «México: la polémica del padre Amaro». BBC Mundo. 16a de aŭgusto 2002. Konsultita la 19an de novembro 2015.
  2. en Box Office Mojo

Eksteraj filmoj[redakti | redakti fonton]