El hereje

El Vikipedio, la libera enciklopedio
El hereje
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Miguel Delibes
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1998
Eldonejo Ediciones Destino
Ĝenro historia fikcio
Loko de rakonto Valadolido
Honorigoj National Novel Prize
vdr

El hereje (La herezulo) estas romano de la hispana verkisto Miguel Delibes publikigita en 1998.[1] Tra la historio de la vivo kaj la priskribo de la spirito de Cipriano Salcedo, Delibes faras ĝustan portreton de la Valadolido de la epoko de Karolo la 5-a, de ties homoj, kutimoj kaj pejzaĝoj. Ĝi estas la plej etenda romano de Miguel Delibes.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La 31-an de oktobro de 1517, Marteno Lutero fiksis siajn 95 tezojn kontraŭ la koruptado de la katolika eklezio sur la pordo de la preĝejo de Vitenbergo, kio rezultos en skismo kaj Reformacio. Samtage naskiĝis en Valadolido la filo de don Bernardo Salcedo kaj doña Catalina Bustamante, baptita kiel Cipriano. En tempo de politika kaj religia maltrankvileco, tiu koincido de datoj markos fatale lian estontecon. Sen patrino el nasko kaj sen patra amo, Cipriano ricevis tamen la aprezon de sia mamnutristino Minervina, rilaton kiun li perdas, kio persekutos lin la ceteron de sia vivo.

Prospera komercisto, li estis en kontakto kun la protestantaj tendencoj kiuj iom sekrete ekenkondukiĝis en Iberio. Sed la disvastiĝo de tiu movado estis iom post iom akre subpremita de Inkvizicio.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj[redakti | redakti fonton]

Tiu verko de Delibes ne estis adaptita al kino, kvankam ja multaj aliaj liaj verkoj estis filmigitaj, ĉefe se temas pri realismaj verkoj de nuntempa epoko, anstataŭ de historia romano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fundación Miguel Delibes. «Fundación Miguel Delibes - Obras publicadas». Arkivita el originalo la 20an de aprilo 2018. Konsultita la 19an de aprilo 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]