Elek Peregriny

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Elek Peregriny [peregrini], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Peregriny Elek estis hungara edukisto-pedagogo, instruisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1844).

Elek Peregriny [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1812 en Hungara reĝlando en Gálszécs (nuntempa Sečovce en Slovakio). Li mortis la 3-an de aprilo 1885 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elek Peregriny aliĝis al piaristoj en 1827, sed post 2 jaroj li forlasis la ordenon. Li lernis la pli altajn lernejojn en Pozsony kaj Pest (urbo). En 1833 li iĝis edukisto ĉe grafa familio. Post 3 jaroj li studvojaĝis al Germanio kaj Italio. Hejmenveninta li edukis ĉe barona familio. Li doktoriĝis el filozofio en 1840. En 1842 li denove vizitis okcidentan Eŭropon. Li instruis en la universitato en 1848. En 1857 li fondis privatan lernejon, kiun li mem gvidis. Li ĉiam okupiĝis pri pedagogio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A magyarok története (Historio de la hungaroj), (1838, 1840, 1861, 1863) - por la junularo
  • Uj ABC, vagy ki akar magyarul és németül olvasni? (Nova ABZ, aŭ kiu volas legi hungare kaj germane), 1844
  • Mythologia (1845, 1857) - por la junularo
  • Epitome historiae sacrae, ad usum tironum linguae latinae (1865)
  • A budai m. kir. állami tanítóképezdék négy évi történetének vázlata (1874)

Fontoj[redakti | redakti fonton]