Elemér Kármán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Kármán
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1876 (1876-04-28)
en Budapeŝto
Morto 20-an de februaro 1927 (1927-02-20) (50-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo kora malsufiĉo • tabes dorsalis • pneŭmonito
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Mór Kármán
Frat(in)oj Pipö von Kármán • Theodore von Kármán
Okupo
Okupo kriminologo • advokato
vdr

Elemér Kármán, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kármán Elemér Jakab Naftali estis hungara juĝisto, psikologo, kriminologo. Lia nobela antaŭnomo estis szőllőskislaki [sOlOŝkiŝlaki], lia patro estis Mór Kármán, lia frato estis Theodore von Kármán.

Elemér Kármán[1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1876 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de februaro 1927 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Elemér Kármán devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Hungarlando, poste li studis psikologion en Graz. Lia plej grava instruisto estis en:Hans Gross. En 1913 li partoprenis en establo de juĝejo por gejunuloj en Budapeŝto, post 2 jaroj li fondis instituton kune kun psikologia laboratorio, biblioteko, muzeo kaj gastejo por geinfanoj. Li estis ankaŭ juĝisto, precipe li juĝis pri gejunuloj. Li malkovris kaŭzojn de la junaj krimuloj kaj li sugestis edukajn manierojn.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A budapesti kriminálpedagógiai intézet (1917)
  • Az erkölcsileg fogyatékosok javító- és nevelőintézetének pedagógiai reformja (1919)
  • A gyermek erkölcsi hibái és erkölcsi betegségei (kriminálpaedagógia) (1922)
  • Einführung in die Kriminalpädagogie (1923)
  • Die Diebstähle der Kinder (1924)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]