Saltu al enhavo

Elemér Scipiades

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elemér Scipiades
Persona informo
Naskonomo Scipiades Elemér Lajos István
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1875 (1875-08-21)
en Jászárokszállás
Morto 21-an de februaro 1944 (1944-02-21) (68-jaraĝa)
en Pécs
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto, 11-8-3 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1898) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo obstetrikisto
ginekologo
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Elemér Scipiades, laŭ hungarlingve kutima nomordo Scipiades Elemér estis hungara kuracisto, profesoro, ginekologo (akuŝisto).

Elemér Scipiades [1] naskiĝis la 21-an de aŭgusto 1875 en Jászárokszállás. Li mortis la 21-an de februaro 1944 en Pécs.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Elemér Scipiades akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1897. Post siaj studoj li studvojaĝis al eksterlando, hejmenveninta li eklaboris en la universitata instituto, ekde 1899 en la kliniko. En 1910 li estis nomumita privata profesoro en la menciita universitato, tiutempe li vizitis klinikojn en Germanio, Italio, Francio, Britio, Usono. Inter 1914 kaj 1917 li estis armea kuracisto, poste li kuracadis 2 jarojn en Malsanulejo Rókus, fine 2 jarojn en alia simila hospitalo. En 1920 li estis nomumita vickatedrestro en Reĝa Universitato Erzsébet en Budapeŝto, post 2 jaroj katedrestro kaj klinikestro, sed jam en Pécs. En la studjaro 1931 li estis dekano, en la studjaro 1937 rektoro.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Über die Behandlung des Geburten bei engen Becken (Berlino, 1909)
  • Myom und Schwangerschaft (1912)
  • Physiologia (1922)
  • A szülészet kézikönyve (1942)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]