Elemér Kármán
Elemér Kármán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1876 en Budapeŝto |
Morto | 20-an de februaro 1927 (50-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Kora malsufiĉo, tabes dorsalis (en) kaj pneŭmonito |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Mór Kármán |
Frat(in)oj | Pipö von Kármán (en) kaj Theodore von Kármán |
Okupo | |
Okupo | kriminologo advokato |
Elemér Kármán, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kármán Elemér Jakab Naftali estis hungara juĝisto, psikologo, kriminologo. Lia nobela antaŭnomo estis szőllőskislaki [sOlOŝkiŝlaki], lia patro estis Mór Kármán, lia frato estis Theodore von Kármán.
Elemér Kármán[1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1876 en Budapeŝto, li mortis la 20-an de februaro 1927 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Elemér Kármán devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Hungarlando, poste li studis psikologion en Graz. Lia plej grava instruisto estis en:Hans Gross. En 1913 li partoprenis en establo de juĝejo por gejunuloj en Budapeŝto, post 2 jaroj li fondis instituton kune kun psikologia laboratorio, biblioteko, muzeo kaj gastejo por geinfanoj. Li estis ankaŭ juĝisto, precipe li juĝis pri gejunuloj. Li malkovris kaŭzojn de la junaj krimuloj kaj li sugestis edukajn manierojn.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A budapesti kriminálpedagógiai intézet (1917)
- Az erkölcsileg fogyatékosok javító- és nevelőintézetének pedagógiai reformja (1919)
- A gyermek erkölcsi hibái és erkölcsi betegségei (kriminálpaedagógia) (1922)
- Einführung in die Kriminalpädagogie (1923)
- Die Diebstähle der Kinder (1924)