Elisabeth Hesselblad

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Elisabeth Hesselblad
Persona informo
Naskiĝo 4-an de junio 1870 (1870-06-04)
en Fåglavik
Morto 24-an de aprilo 1957 (1957-04-24) (86-jaraĝa)
en Romo
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Okupo flegisto • monaĥino • founder of Catholic religious community vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Naskiĝdomo de Elisabeth Hesselblad

Maria Elisabeth HESSELBLAD (naskiĝinta la 4-an de junio 1870 en Herrljunga-Fåglavik, mortinta la 24-an de aprilo 1957 en Romo) estis romkatolika sanktulino el Svedujo. La konvertitino fondis la svedan branĉon de la ordeno de la Tre sankta Savanto. En 2000 ŝi estis deklarita beata, en junio 2016 sankta. Ŝia festotago estas la 24-a de aprilo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Havante 12 gefratojn ŝi plurfoje transloĝigis kun la familio pro ekonomiaj kialoj. En 1886 ŝi iris trovi laboron al Karlsborg antaŭ elmigro Usonon, du jarojn pli malfrue.

En la novjorka malsanulejo Roosevelt Hospital ŝi trejniĝis kiel flegistino. Tiutempe ŝi havis multe da kontaktoj kun katolikoj kaj ŝi decidis forlasi la Eklezion de Svedio. Tio okazis en la 15.8.1902 en Vaŝingtono en ĉeesto de la jezuito Giovanni Giorgio Hagen, kiu fariĝis ŝia edifa gvidanto. Reveninte al Eŭropo ŝi vizitis en Romo la preĝejon Chiesa Santa Birgida kaj la konventon Casa di Santa Brigida ĉe Farnese-placo. Sekvis tie la ricevo de la sakramento de konfirmacio. Denove ŝi iris al Usono, por mallonga tempo. En la 25.3.1904 ŝi ekloĝis en la menciita roma domo kiu tiam gastigis karmelaninojn. En 1906 ŝia papa moŝto Pio la 10-a permesis al ŝi frokuliniĝi.

Post ol ŝi faris la voton ŝi vizitis, inter 1908 kaj 1911, la malmultajn ankoraŭ ekzistantajn monaĥejojn de la ordeno de la Tre sankta Savanto en diversaj eŭropaj landoj kun la celo, Rome fondi novan klostron. Tio fakte okazis en la 9.11.1919 kun tri britinoj. En Svedlando la religiulinoj en 1923 setliĝis en Djursholm (Stockholms län). Estis ekde 1931 Casa di Santa Brigida en Romo centro de la t.n. sveda branĉo de la ordeno. Dum la Dua mondmilito Hesselblad jesis gastigadon de judoj kaj persekutitaj politikistoj. Eĉ Jad Vaŝem honoradis en 2005 proklamante ŝin justulino inter la popoloj.[1]

Mortis ŝi en Romo; baldaŭ poste ekis la proceduron pri beatigo; beatofaro estis en la 9-a de aprilo 2000 sur la Placo Sankta Petro fare de Johano Paŭlo la 2-a. Papo Francisko konfirmis en la 15.12.2015 medicine neklarigeblan sanigon post porpetado je ŝi.[2]Sanktigo okazis en la 5.6.2016 en Romo.[3][4]

De 2002 ekzistas en Bremeno la ununura filio de la sveda branĉo de la ordeno en Germanujo, ĉar la klostro je Altomünster apartenis al la malnova branĉo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Agneta und Jochnick Östborn: För Sverige har jag skänkt Gud mitt liv! Elisabeth Hesselblads kallelse oĉ birgittinska mission i Sverige. Artos, Skellefteå 1999.
  • Marguerite Tjäder: Mutter Elisabeth – Die neue Blüte des Ordens der heiligen Birgitta. EOS-Verlag, Sankt Ottilien 2002, ISBN 3-8306-7116-4

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Papst spricht vormalige Protestantin und Judenretterin heilig." Ĉe: Kath.net, 15.12.2015
  2. "Promulgazione di Decreti della Congregazione delle Cause dei Santi"
  3. "Concistoro per il voto su alcune Cause di Canonizzazione"
  4. "Cappella Papale per la Canonizzazione dei Beati Stanislao di Gesù Maria Papczyński e Maria Elisabetta Hesselblad"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]