Elisabeth Käsemann
Aspekto
| Elisabeth Käsemann | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 11-an de majo 1947 en Gelsenkirchen |
| Morto | 24-an de majo 1977 (30-jaraĝa) en Bonaero |
| Mortokialo | pafvundo |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Familio | |
| Patro | Ernst Käsemann (mul) |
| Okupo | |
| Okupo | sociologo revoluciulo sociala laboristo politika aktivisto |
Elisabeth Käsemann aŭ Elisabeth Kaesemann 11-a de majo 1947 en Gelsenkirchen; 24-a de majo 1977 en Monte Grande, Argentino) estas unu el la plej konataj viktimoj de la argentina militista diktaturo (1976–1983). Ŝi studis en Bonaero kaj laboris kiel socia laboristino en la ĉefurbo. Por la regantaj milituloj ŝi estas suspekta pro tiu agado kaj post kiam ŝi helpis al persekutitaj homoj fuĝi al eksterlando oni deklaris ŝin, kiel kontraŭregistara teroristino. Je la 8-a de marto 1977 argentinaj sekurec-soldatoj enprizonigis ŝin. En sekreta malliberejo oni forte torturis ŝin kaj je la 24-a de majo 1977 ŝi estis pafekzekutita. La tiutempa germana registaro nenion faris por liberigi ŝin.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Puĉo en Argentino de 1976
- Malaperigitoj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en Argentino
- Proceso de Reorganización Nacional

