Elizabeth Woodville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Elizabeth Woodville

Elizabeth WOODVILLE (n. ĉirkaŭ 1437, m. la 8-a de junio 1492) estis edzino de Eduardo la 4-a (Anglio) kaj patrino de Eduardo la 5-a (Anglio).

Frua vivo[redakti | redakti fonton]

Elizabeth Woodville naskiĝis ĉirkaŭ 1437 en vilaĝo en Northamptonshire, kaj estis filino de Richard Woodville (1-a grafo Rivers). Kiam ŝi havis ĉirkaŭ ok jarojn ŝi iĝis nobela sekvantino de Margareta de Anĵuo, edzino de Henriko la 6-a. Ĉirkaŭ 1452 ŝi edziĝis al Kavaliro John Grey de Groby, kiu mortis militante por la lankastroj dum la Dua batalo de St Albans (1461). Ili havis du filojn:

  • Thomas Grey (1457-1501, 1-a markizo de Dorset)
  • Kavaliro Richard Grey, kiu ekzekutiĝis en 1483 pro subteno de Eduardo la 5-a

Reĝino de Anglio[redakti | redakti fonton]

La 1-an de majo 1464 Elizabeth sekrete edziĝis al Eduardo la 4-a. Tiu geedziĝo malplaĉis al la plej potenca angla nobelo, Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick), kiu tiam pridiskutis eblan geedziĝon de Eduardo kaj franca princino. Poste la familio de Elizabeth Woodville akiris pli da influo, kaj parte pro tio la grafo de Warwick kverelis kun Eduardo.

Elizabeth kroniĝis kiel reĝino la 26-an de majo 1465.

Nuligo de la edziĝo[redakti | redakti fonton]

Eduardo mortis la 9-an de aprilo 1483 kaj sekvis lin Eduardo la 5-a, filo de Eduardo kaj Elizabeth. Tamen la 22-an de junio, dum prediko, pastro asertis ke la geedziĝo de Eduardo la 4-a kaj Elizabeth Woodville estis bigama pro antaŭa edziĝkontrakto de Eduardo la 4-a kaj Damo Eleanor Talbot. La 25-an de junio la angla parlamento detronigis Eduardon la 5-an kaj deklaris ke ties onklo Rikardo la 3-a estis la rajta reĝo de Anglio. Sekvis statuto konfirmanta tion, titulus regius. Post nelonge Eduardo la 5-a kaj lia frato Rikardo de Shrewsbury (1-a duko de Jorko) mortis, verŝajne murdate de Rikardo la 3-a.

Elizabeth Woodville rifuĝis en Abatejo Westminster, kune kun siaj aliaj idoj. La sekvantan jaron ŝi reamikiĝis al Rikardo la 3-a kaj revenis al la reĝa kortego. Rikardo publike ĵuris ke ŝiaj filinoj estos sekuraj kaj ke li edzigos ilin al altklasuloj kaj donos dotojn.

Finaj jaroj[redakti | redakti fonton]

En 1485 Henriko la 7-a venkis Rikardon la 3-an kaj surtroniĝis. Li edziĝis al Elizabeta de York, la plej aĝa filino de Elizabeth Woodville kaj Eduardo la 4-a, kaj ordonis la detruon de ĉiuj kopioj de Titulus Regius. Elizabeth mem ricevis 400-pundan pension. Ŝi eniris la abatejon de Bermondsey (nun parto de Londono), kie ŝi pasis siajn finajn kvin jarojn kaj kie ŝi mortis. Ŝi entombiĝis en Kastelo Windsor.

Idoj de Elizabeth Woodville kaj Eduardo la 4-a[redakti | redakti fonton]