Ella Kertész
Ella Kertész | |
---|---|
Ella Kertész | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kertész Ella |
Naskiĝo | la 2-an de februaro 1878 en Budapeŝto (Hungara reĝlando) |
Morto | la 24-an de junio 1936 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • germana • franca • angla • itala |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Sándor Góth • Vilmos Beck |
Okupo | |
Okupo | aktoro • pedagogo |
Ella Kertész [kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Ella estis hungara aktoro. Ŝiaj nomoj estis post la dua geedziĝo Ella Góthné Kertész (hungarsiteme) Góth Sándorné aŭ Góthné Kertész Ella, pli mallonge Góthné.
Ella Kertész [1] naskiĝis la 2-an de februaro 1878 (laŭ alia informo 12-an de februaro 1879) en Budapeŝto, ŝi mortis la 24-an de junio 1936 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Ella Kertész frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1897. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto). Iom poste ŝi edziniĝis al Vilmos Beck, sed post unu jaro ŝi eksedziniĝis. En 1904 ŝi denove edziniĝis al Sándor Góth, samtempe ŝi estis membro de Gaja Teatro. Ekde la 1910-aj jaroj ŝi ofte ŝanĝis teatrojn (Teatro Magyar, Teatro Renaissance, Teatro Katona József, kelkfoje denove Gaja Teatro). Sur la scenejo ŝia ofta partnero estis mem la edzo, sed ili kune okupiĝis ankaŭ pri instruado de junaj aktoroj.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Oscar Wilde: Salome - titolrolo (vidu la foton dekstre!)
- Bernstein: Baccarat - Helén
- Ferenc Molnár: Olympia - Eugénia
- Sándor Góth: Vengerkák - Anna
Elektitaj kinfilmaj roloj[redakti | redakti fonton]
- Jehova (1912)
- Kacagó asszony (1930)
- Címzett ismeretlen (1935)