Els Joglars

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Els Joglars estas kompanio de teatro fondita en Barcelono, Katalunio, Hispanio, en 1962 fare de Albert Boadella, Carlota Soldevila kaj Anton Font.

"Els Joglars" signifas en kataluna, "la menestreloj", reference al la rolo kiun en la Mezepoko ludis menestreloj, nome soci-politikan funkcion pere de socia kritiko per ironio kaj fabeligo, fokuse al aferoj tiklaj por la povo. Tial la verkoj de Els Joglars estis foje laŭditaj de la teatraj kritikistoj, kaj polemikigaj soci-politike. Tiukadre ili kreis satirojn kaj parodiojn de gravuloj kiel Francisco Franco, Jordi Pujol, Felipe González, Pasqual Maragall, Salvador Dalí kaj Josep Pla, kio havigis al la kompanio problemojn kun aŭtoritatoj, amaskomunikiloj kaj foje la publika opinio.

Frua ekzemplo estis teatraĵo de Els Joglars en 1977 nome La torna kiu temis pri la ekzekuto de Heinz Chez kiel klopodo de la reĝimo por devojigi la internacian atenton for de la kazo de Salvador Puig Antich. Pro tiu teatraĵo ankaŭ la grupo estis procesita per milittribunalo, devis fuĝi al ekzilo (jam en supozita demokratia epoko), kaj tio generis fortan movadon en Hispanio favore al la esprimlibero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]