Salvador Puig Antich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salvador Puig Antich
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1948 (1948-05-30)
en Barcelono
Morto 2-an de marto 1974 (1974-03-02) (25-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialo Garoto
Tombo Montjuïc Cemetery
Lingvoj katalunahispana
Ŝtataneco Hispanio
Alma mater La Salle Bonanova
Familio
Frat(in)o Joaquim Puig Antich
Amkunulo Margalida Bover
Okupo
Okupo aktivulo • politikisto
TTT
Retejo http://www.salvadorpuigantich.info
vdr

Salvador Puig Antich (Barcelono, 30a de Majo 1948 - samloke, 2a de Marto 1974)​ estis hispana anarkiisto kaj kontraŭfaŝisto kaj unu el la lastaj ekzekutitoj fare de la reĝimo de Frankismo.​ Li estis kromnomita ankaŭ la Metge (‘la kuracisto’), formis parton de la nomita Movimiento Ibérico de Liberación (MIL, Iberia Movado de Liberigo), nome kontraŭkapitalisma organizaĵo kiu apogis kaj la armitan agitadon kaj la laboristan luktadon.

Li estis arestita la 25an de Septembro 1973 kaj mortkondamnita pere de milittribunalo pro la morto de la juna policano Francisco Anguas Barragán dum konfuza pafado okazinta dum sia aresto kun aliaj membroj de la MIL.

Li estis ekzekutita pere de garoto en la mateno de la 2a de Marto 1974. Li estis la lasta persono ekzekutita en Hispanio pere de tiu murdometodo kun marĝena deliktulo Heinz Chez, ekzekutita la saman tagon en Taragono.​

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juna li studis en religiaj bazlernejoj kaj poste vespere la mezinstruadon dum jam laboris en oficejo. Tiukadre li akrilatis kun fratoj Solé Sugranyes kun kiu li ekaktivulis en la tajdo de la Majo de 1968. Post militservo, li ekaktivis en la Movimiento Ibérico de Liberación (MIL) kiel ŝoforo ĉefe por bankoŝtelado. Tiukadre iel foje rilatis kun veteranaj aktivuloj de la CNT, ekzilitaj en suda Francio. En Marto 1973 bankolaboristo estis grava vundita dum armrabo kaj en Aŭgusto kelkaj forlasis la aferon, sed aliaj decidis pluigi. La 15an de Septembro 1973, dum tio kio estis la lasta rabo de MIL, en Bellver de Cerdanya, okazis arestoj kaj unuaj denoncoj. La policanoj aranĝis embuskon kontraŭ alia membro, nome Xavier Garriga. Neatendite ankaŭ Salvador aperis tie, okazis konfuza pafado en kiu li iĝis grava vundita kaj policano mortinta. Li estis akuzita je murdo kvankam ne estis pruvita, ke estis li kiu pafis kontraŭ la policano; fakte la juĝo ne sekvis justan proceduron kaj plej verŝajne serĉis nur venĝon pro la atenco kontraŭ ĉefministro Luis Carrero Blanco (20a de decembro 1973), kun kio Puig tute ne havis rilaton. Internacia protestkampanjo ne sukcesis haltigi la proceson kaj Salvador estis ekzekutita la 2an de Marto 1974. Samtage estis ekzekutita ankaŭ germana marĝena deliktulo Heinz Chez, kiel klopodo de la reĝimo por devojigi la internacian atenton.

La kazo de Salvador Puig Antich rezultis en diversaj sekvoj en juro, esplorado, popola kulturo, kanto, teatro, kinarto ktp. Fakte frua grava rezulto estis teatraĵo de Els Joglars en 1977 nome La torna kiu temis pri la ekzekuto de Heinz Chez kiel klopodo de la reĝimo por devojigi la internacian atenton. Pro tiu teatraĵo ankaŭ la grupo estis procesita per milittribunalo, devis fuĝi al ekzilo (jam en supozita demokratia epoko), kaj tio generis fortan movadon en Hispanio favore al la esprimlibero. Multaj kantistoj omaĝis Salvador kiel Lluís Llach, Loquillo ktp. En Septembro 2006, aperis filmo Salvador, en kiu rolulis Daniel Brühl reĝisorita de Manuel Huerga; kritikistoj indikis mankon de kompliceco de demokrataj instancoj kiuj dum la proceso ne baraktis por eviti la mortopunon.