Luis Carrero Blanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Luis Carrero Blanco
Luis Carrero Blanco, 1963 (cropped).jpg
Personaj informoj
Naskonomo Luis Carrero Blanco
Naskiĝo 4-an de marto 1904 (1904-03-04)
en Santoña
Morto 20-an de decembro 1973 (1973-12-20) (69-jara)
en Madrido
Kaŭzo de morto eksplodilo
Tombo Mingorrubio Cemetery
Loĝloko calle de los Hermanos Bécquer
Aliaj nomoj Ginés de Buitrago, Juan de la Cosa
Ŝtataneco Hispanio
Profesio politikisto, militisto
Lingvoj hispana lingvo
v  d  r
Information icon.svg
Monumento al Carrero Blanco en Santoña Gracias Astronauta(Kantabrio)

Luis Carrero Blanco (Santoña, Kantabrio, 4a de marto de 1904[1]Madrido, 20a de decembro de 1973) estis militisto kaj politikisto de Hispanio kiu okupis diversajn postenojn en la registaroj de Franco. Li mortiĝis pro atenco fare de ETA kiam li estis Prezidanto de la Registaro de Hispanio dum la fina epoko de tiu diktatoreco, kiam Franco intencis ke tiu reĝimo pludaŭru eĉ post sia morto. Post la morto de Luis Carrero Blanco, estis Carlos Arias Navarro kiu iĝis ĉefministro, sed li tute ne sukcesis eviti la disfalon de la frankisma reĝimo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Oficiale li aperas kiel naskiĝinta en 1903 ĉar lia patro, Camilo Carrero Gutiérrez, manipulis la naskatestilon por ke li eniru unu jaron antaŭan en la Ŝiparmea Lernejo — vidu Carrero, eminencia gris del régimen de Franco, de Javier Tusell.