FET y de las JONS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Flago de Falango.

Falange Española Tradicionalista y de las Juntas de Ofensiva Nacional Sindicalista (mallongige, FET y de las JONS au FET kaj de la JONS, nome Tradiciisma Hispana Falango de la Komitatoj de Nacia Sindikatisma Ofensivo) estis la nura laŭleĝa politika partio de Frankisma Hispanio. Ĝi aperis en 1937 el la kunigo, deviga fare de Francisco Franco kontraŭ la sento de multaj koncernatoj, de la Karlista Partio kun Falange Española de las JONS (siavice kunigo de Falange Española kun JONS kaj dissolvita en 1977 fare de la registaro de Adolfo Suárez al la Hispana transiro al la demokratio, kvankam fakte ĝi apenaŭ ekzistis de jardekoj kiel vera funkcianta partio. Poste ĝi disiĝis en diversaj funkciantaj organizoj pli mal pli uzantaj saman nombron.

Dum la Hispana Enlanda Milito la Falango iĝis unu el la ĉefaj fortoj de la naciista flanko, apoganta la generalon Franko kaj poste konsistigis la kernon de la oficiala unika partio en Hispanio, inter 1939 kaj 1975. Anoj de tiu partio estis nomitaj falangistoj.

Ideologio[redakti | redakti fonton]

  • Korporacia ŝtato en kiu la klasbatalo estos anstataŭita de vertikala sindikato, en kiu unuiĝus la laboristoj kaj la mastroj.
  • Romia katolikismo miksita kun kontraŭ-klerikismo.
  • Fiereco pri la historio de la Hispana Imperio.
  • Kontraŭkomunismo kaj kontraŭanarkiismo, kvankam ili parolos ĉiam kontraŭ komunismo kaj framasonismo.

Simboloj[redakti | redakti fonton]

La jugo kaj la sagoj estis simbolo de la Katolikaj Gereĝoj, kiujn la JONS unue kaj poste la falangistoj, rigardemaj al pasinteco, elprenis kiel propra.
  • El yugo y las flechas (la jugo kaj la sagoj), simbolo de la Katolikaj Gereĝoj.
  • La blua ĉemizo de industriaj laboristoj jam de la komenco.
  • La ruĝa bereto de Karlismo (post la unuiĝo kun karlistoj).
  • Flago kun ruĝaj kaj nigraj vertikalaj strioj, memoriganta la anarĥiistan flagon de la CNT.
  • Cara al sol, "Fronte al la sunon", ilia himno.

Historio[redakti | redakti fonton]

La 20-an de novembro 1936, José Antonio Primo de Rivera, fondinto de Falango kaj ties ĉefo, estis ekzekutita en respublikana malliberejo, kaj tiel akiris la statuso de martiro por la falangistoj. Post kiam Franko instaliĝis ĉe la povo, li unuigis la Falangon kun la karlisma Comunión Tradicionalista, formante tiel la Falange Española Tradicionalista y de las JONS (FET de la JONS = Hispana Tradiciista Falango de la JONS). Tiuj, kiuj kontraŭstaris, kiel Manuel Hedilla, estis apartigitaj. Tiu organizo ankaŭ estis konata dum la epoko de Frankismo sub la nomo Movimiento Nacional (nacia movado).Post la milito, la partio estis komisiita pri la disvolvo de ideologio por apogi la reĝimon de Franko. Ĝi iĝis la tipa "vojo al honoroj" por la ambiciaj politikuloj. Tiuj novaj konvertitoj estis nomitaj "novaj ĉemizoj", male al la pli malferme populismaj kaj ideologiemaj "malnovaj ĉemizoj" el antaŭ la milito. Multaj el la "malnovaj ĉemizoj" protestis kontraŭ tiu "perfida" enŝtatigo de la movado, kaj subtenis la movadon de revolución pendiente, proponante faŝisman nacisindikatistan Novan Ordon por la hispana socio. Ili tiel kreis "dekstran opozicion" al la reĝimo de Franko. Unu el tiuj grupoj estis al Fronto de Studentoj Sindikatistaj (Frente de Estudiantes Sindicalistas, FES), fondita en 1963.

La falango kreis junularajn organizojn, (Flechas, Pelayos; kompareblaj al Hitlera junularo kaj al la faŝistaj "Balilla", ĝi havis virinan sekcion (Sección Femenina) direktitan de la fratino de Primo de Rivera, kiu instruis al la junaj virinoj kiel iĝi "bonaj patriotoj, bonaj kristanoj kaj bonaj edzinoj" .

Falangistaj ministroj havis gravan rolon en la frua frankismo, sed post la malfermo al Usono kaj la "hispana miraklo", Franko turnis sin al Opus Dei kaj pli junaj teĥnokratoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficialaj TTT-ejoj hispanlingvaj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]