Emília Éberle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emília Éberle
Emília Gertrúd Éberle
Emília Gertrúd Éberle
Persona informo
Naskiĝo 4-an de marto 1964 (1964-03-04) (60-jaraĝa)
en Arad
Lingvoj rumanahungaraanglagermana
Ŝtataneco Rumanio
Okupo
Okupo arta gimnastikisto • sporta trejnisto
vdr

Emília Gertrúd Éberle, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Éberle Emília Gertrúd, laŭ rumana ortografio kaj pli koncize Emilia Eberle estas rumania hungara gimnastikisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto. Ŝia geedziĝa aldonnomo estis Kollár. Ŝi estis unu el la rumaniaj gimnastikistoj, kiuj ricevis la maksimuman poentaron de dek por sia perfekta prezento.

Emília Éberle[1] naskiĝis la 4-an de marto 1964 en Arad.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emília Éberle apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Ekde 1984 ŝi laboris en uzino en sia sia naskiĝurbo, ĉar ŝi ne trovis trejnistan postenon. Ŝi disidis al Hungario en 1989, iom poste ŝi edziniĝis. En 1991 ŝi translokiĝis al Usono, kie ŝi naskis.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Patrino de Emília Éberle estis rumana gimnastika ĉampiono, tial ŝi frue estis gimnastikisto. En 1977 ŝi debutis en la rumana nacia teamo. En 1981 ŝi estis la unua en Universiado. Ŝi estis olimpiano en Rumanio en la Somera Olimpiko 1980 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo ŝi estis la unua unuoble kaj teame en 1979. Ŝia plej konata trejnisto estis Béla Károlyi. Ŝi finis sian aktivan sportan karieron en 1983. Ŝi estis trejnisto en Budapeŝto inter 1989-1991, poste en Sakramento (Kalifornio).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]