Saltu al enhavo

Emeterio Gutiérrez Albelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emeterio Gutiérrez Albelo
Persona informo
Naskiĝo 20-an de aŭgusto 1905 (1905-08-20)
en Icod de los Vinos
Morto 6-an de aŭgusto 1969 (1969-08-06) (63-jaraĝa)
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Emeterio GUTIÉRREZ Albelo (Icod de los Vinos, Tenerife, 17-a de aŭgusto 1904​ - Santa Cruz de Tenerife, 6-a de aŭgusto 1969) estis hispana poeto kaj eldonisto apartenanta al la Generacio de la 27-a.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Profesie li estis instruisto. Li partoprenis kun Domingo Pérez Minik kaj Pedro García Cabrera en la revuo Hespérides, kie li publikigis unuajn poeziaĵojn, kaj ankaŭ en la revuo de Agustín Espinosa kaj Juan Manuel Trujillo La Rosa de los Vientos, kie li koincidis kun la verkistoj Carlos Pestana, Ernesto Pestana kaj la profesoro Ángel Valbuena Prat, inter aliaj.

La apero de Campanario de la primavera en 1930 estis registrita en la revuo de Ernesto Giménez Caballero, La Gaceta Literaria, kiel parto de la produktado de la Generacio de la 27-a. En 1933 li aliĝis al la redakta teamo de la avangarda gaceta de arte (tie minuskle) de Eduardo Westerdahl. En majo 1935 li estis en kontakto kun la Superrealisma Ekspozicio, sed ne subskribis la koncernan manifeston, kvankam en Romanticismo y cuenta nueva (1933) li jam kliniĝis al superrealisma tendenco, same kiel en Enigma del invitado (junio 1936).

La Hispana Enlanda Milito okazigis la interrompon de la superrealisman agadon en Tenerifo kaj la elpostenigon de Gutiérrez Albelo dum ĉirkaŭ unu jaro. Nur en 1937 kaj aliĝinte al la faŝisma reganta partio Falange, li sukcesis superi proceson kaj reenposteniĝi kiel instruisto en Tacoronte. Tie li amikiĝis kun la loka pastro kaj profundiĝis en katolikismo, kio ekde tiam hegemoniis en la enhavo de lia poezio. Tiukadre li povis pli facile publikigi ol aliaj iamaj kolegoj, kaj ricevis diversajn premiojn. Li kunlaboris en la gazeto Mensaje, inter 1945 kaj 1946, kaj iĝis fondinto kaj direktoro de la revuo Gánigo el 1953 ĝis sia morto.

  • Gutiérrez Albelo, E. Campanario de la primavera, 1930. Ediciones de Hespérides. 79 pp.
  • Gutiérrez Albelo, E. Romanticismo y cuenta nueva, Tenerife, 1933. Eld. Gaceta de arte.
  • Gutiérrez Albelo, E. Enigma del invitado, Tenerife, 1936. Eld. Gaceta de arte.
  • Gutiérrez Albelo, E. Cristo de Tacoronte, unua eldono, MCMXLIV. Consejor Superior de Investigaciones Científicas, Instituto de Estudios Canarios de la Universidad de La Laguna. Colección Retama, Vol. 1.
  • Gutiérrez Albelo, E. Los blancos pies en tierra, Santa Cruz de Tenerife, 1951. Talleres Tipográficos del Reformatorio de Menores. 122 pp.
  • Gutiérrez Albelo, E. Los milagros, 1959. Aula de Cultura de Tenerife. D.L.: TF. 30/XII-1959.
  • Gutiérrez Albelo, E. Geocación de España, Madrid, 1964. Editorial Nacional. Nº de Rgtro.: 1605-64 - D.L.: M.3.792-1964.
  • Gutiérrez Albelo, E. Apuntes para una vida de Cristo, 1969. M., Ed. Nacional.
  • Gutiérrez Albelo, E. Antología poética, unua eld., septembro, 1969. Comunicación Literaria de Autores S.L., D.L.: BI-1.833-1969, Nº del Registro: M.777-1969.
  • Gutiérrez Albelo, E. Poesía última, Santa Cruz de Tenerife, 1970. Publicaciones de la Caja General de Ahorros y Monte Piedad. D.L.: TF.1.196-1970.