Emil Concilia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emil Concilia
Persona informo
Naskonomo Concilia Emil
Naskiĝo 3-an de majo 1847 (1847-05-03)
en Ecseg
Morto 28-an de septembro 1916 (1916-09-28) (69-jaraĝa)
en Trnava
Lingvoj hungaralatina
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • kanoniko • literaturhistoriisto • preposto
vdr

Emil Concilia, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Concilia Emil, estis hungara pastro, literaturhistoriisto. Li estis konata ankaŭ pri siaj pseŭdonimoj Békési, Békéssy aŭ Békesi [bEkEŝi] Emil.

Emil Concilia[1] naskiĝis la 3-an de majo 1847 en Ecseg, li mortis la 28-an de septembro 1916 en Nagyszombat (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Trnava en Slovakio; la fontoj menciaj plurajn datenojn!).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emil Concilia lernis en Gyöngyös, Esztergom kaj Nagyszombat, li studis teologion en Vieno. Li pastriĝis en 1870. Li estis pastro en Nagymaros, Esztergom kaj Nógrádvadkert, poste li estis malsana ĝis 1877, pli poste li estis du jarojn ĉefamilia edukisto. Li havis plurajn postenojn en la diocezo, en 1897 li estis kanoniko, en 1904 preposto, en 1905 titulara abato. Dum sia aktiva periodo li okupiĝis ankaŭ pri la mezepoka latinlingva hungara literaturo.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar írók az Árpádházi kir-ok korában (1896)
  • Magyar írók az Anjouk és utódaik korában (1899)
  • Magyar írók Hunyadi Mátyás korából (1902)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]