Emil Fey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Emil FEY (naskiĝinta la 23-an de marto 1886 en Vieno, mortinta samloke en la 16-an de marto 1938) estis aŭstra politikisto kaj favoranto de Esperanto.

La oficiro kaj membro de la Kristansociala partio (CS) gvidis de 1932-35 la vienan sekcion de Heimwehr. En la registaro de Engelbert Dollfuß li estis ministro pri sekureco (1933, 1934) kaj vickanceliero (1933/34).

Li prominente instigis kaj iniciatis en 1934 la finan flankenpuŝon kaj nuligon de la socialdemokratia opozicio dum la internmilitaj februarbataloj. Lia rolo dum la murdo de Dollfuß en julio 1934 neniam fariĝis tute evidenta aŭ klarigita. En 1934/35 li estis ministro pri internaj aferoj sub Kurt Schuschnigg. En oktobro de 1936 li estis, kiel Ernst Rüdiger Starhemberg, forpelita el Heimwehr.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Isabella Ackerl, Friedrich Weissensteiner: Österreichisches Personenlexikon der Ersten und Zweiten Republik. Ueberreuter, Wien 1992, ISBN 3-8000-3464-6, S. 108f.
  • Georg Mautner Markhof: Major Emil Fey. Heimwehrführer zwischen Bürgerkrieg, Dollfuß-Mord und Anschluss, Leopold Stocker Verlag, Graz 2004, ISBN 3-7020-1043-2.
  • Franz Oswald: Die Stellung von Major außer Dienst Emil Fey in der Politik der ersten Republik und des Ständestaates,(nepresita disertacio) Wien 1964.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]