Regiono Ŝarkija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo de la emirlando

La emirlando Ŝarkija aŭ kun difinita gramatika artikolo aŝ-Ŝarkija (arabe الشرقية, laŭvorte "la orienta", ofte nomata simple "orienta provinco") estas unu el la 13 emirlandoj aŭ provincoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la pleja oriento de la lando kaj inkluzivas la kompletan saud-araban bordon de la Persa Golfo. Krome la emirlando ankaŭ havas limojn al la najbaraj ŝtatoj Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Jemeno.

La plej granda urbo de la emirlando estas la ĉefurbo Dammam. La emirlanda areo ampleksas 672 522 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la censo de septembro 2004, en ĝi vivis 3 360 157 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas po 5,0 loĝantoj laŭ kvadrata kilometro.

La emirlanda teritorio dividiĝas en 11 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la provincan ĉefurbon Dammam, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La emirlandaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).