Enciklopedio de la Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Enciklopedio de Vivo)
Enciklopedio de la Vivo
emblemo
biologia datumbazo • retejo • interreta datenbanko • amaskunlaboro
Komenco 2008 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Enciklopedio de la Vivo (angle Encyclopedia of Life; mallongigita EOL) estas kunlabora kaj senpaga, libere-alirebla, reta enciklopedio dezajnita por dokumenti ĉiujn 1,9 milionojn da specioj de vivo konataj de la scienco. Ĝi estas kompilita el ekzistantaj datumbazoj, inkluzive de Vikipedio. kaj kontribuoj de fakuloj kaj natur-amantoj el la tuta mondo. Ĝi estas desegnita por konstrui unu paĝon kiu estos vastigita.al "senfineco" por ĉiu specio, kiu inkluzivas filmetojn, registraĵojn, fotojn, grafikaĵojn kaj tekstojn. Krome, la enciklopedio asimilas enhavon de la Biodiverseca Heredaĵa Biblioteko, kiu ciferecigis milionojn da paĝoj da presita literaturo de la plej grandaj naturhistoriaj bibliotekoj de la mondo. La projekto komence kolektas financan devontigon de 50 milionoj da dolaroj, gvidita de la MacArthur Foundation kaj la Sloan Foundation, kiuj kune disponigis 25 milionojn da dolaroj. La pliaj 25 milionoj USD venis de kvin gravaj institucioj: la Muzeo Field, Universitato Harvard, la Mara Biologia Laboratorio, la Misouri Botanika Ĝardeno, kaj la Smithsonian Institution. La projekto estis komence gvidita fare de Jim Edwards.kaj la evoluigteamo gvidita fare de David Patterson. Nuntempe, la partoprenantaj institucioj kaj privataj donacantoj daŭre subtenas la enciklopedion per financaj kontribuoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]