Endre Góth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Endre Góth
Persona informo
Naskonomo Goitein Endre
Naskiĝo 27-an de marto 1909 (1909-03-27)
en Erzsébetváros
Morto 22-an de decembro 1976 (1976-12-22) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • internisto
vdr

Endre GÓTH [gOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Góth Endre estis hungara kuracisto, profesoro, kuracisto pri internaj malsanoj.

Endre Góth [1] naskiĝis la 27-an de marto 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de decembro 1976 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre Góth frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1933. Post siaj studoj li laboris en kliniko. En 1940 li esploris en Szeged apud Albert Szent-Györgyi. Li estis trudlaboristo en la jaroj 1942 kaj 1944, fine militkaptito en Sovetunio. En 1947 li estis nomumita privata profesoro. Tiutempe li laboris en diversaj hospitaloj. En 1954 li kandidatiĝis, doktoriĝis en 1973. En 1958 li esploris en biokemia instituto en Cambridge helpe de stipendio. En 1976 li ricevis la instruan rangon titulara profesoro kaj memormedalon. Li multe okupiĝis pri hormonoj kaj diabetoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A vitaminok és jelentőségük az orvosi gyakorlatban (1938)
  • Vitaminok és hormonok (1943)
  • A pajzsmirigy betegségei (1952)
  • Hormonterápia (1958)
  • Az endokrinológia újabb eredményei (1963)
  • Phathopysiologie und Klinik der Fettsucht (1969)

Fontoj[redakti | redakti fonton]