Endre János Makai

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Endre János Makai [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Makai Endre János estis hungara matematikisto, profesoro, kemiisto.

Endre János Makai [1] naskiĝis la 5-an de novembro 1915 en Budapeŝto. Li mortis la 8-an de novembro 1987 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Endre János Makai akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1938. Post la diplomo li vivtenis sin 3 jarojn el hejma edukado de studentoj. Inter 1941 kaj 1944 li estis kemiisto en uzino pri medikamentoj. Li doktoriĝis el matematiko en 1942 antaŭ Lipót Fejér, poste li denove laboris en alia uzino. Post la 2-a mondmilito li laboris en laboratorio. Inter 1951 kaj 1961 li estis docento, poste katedrestro en Teknika Universitato de Budapeŝto, en 1952 li kandidatiĝis, post 3 jaroj li doktoriĝis antaŭ Hungara Scienca Akademio. En 1962 li eklaboris en matematika instituto, ekde 1970 li estis institutestro. En 1967 li estis UNESCO-spertulo en Barato. Li instruis ankaŭ en Scienca Universitato Loránd Eötvös, ekde 1972 en rango titulara universitata profesoro. En 1980 li pensiuliĝis, tamen poste li estis konsilisto. Li ricevis premiojn en 1970 kaj 1973. Li okupiĝis precipe pri diferencialaj ekvacioj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • U"ber die Nullstellen von Funktionen, die Lo"sungen Sturm-Liouvillescher Differentialgleichungen sind (1944)
  • A class of systems of differential equations and its treatment with matrix methods I. (1957)
  • Sur la convergence des se'ries de Fourier des fonctions de carre' sommables (1963)
  • On the summability of Fourier series of L^2 integrable functions IV. (1969) [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.