Endre Szkárosi
Endre Szkárosi | |
---|---|
Endre Szkárosi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de majo 1952 en Budapeŝto |
Morto | 22-an de marto 2022 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | itala • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd • Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | poeto • tradukisto • literaturhistoriisto • instruisto • redaktoro |
Endre Szkárosi [skAroŝi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szkárosi Endre estis hungara poeto, altlerneja instruisto, ŝokprezentisto. Lia origina familia nomo estis Horváth.
Endre Szkárosi[1] naskiĝis la 28-an de majo 1952 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de marto 2022.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Endre Szkárosi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1970, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1977. Li laboris ĉe kvazaŭopozicia literatura revuo inter 1978-1983, poste li instruis jardekon en Scienca Universitato Attila József, ekde 1994 en Universitato Loránd Eötvös. Jam ekde la 1970-aj jaroj li publikigis poemojn kaj kreis ŝokprezentaĵojn. Li edziĝis en 1974. Li ricevis stipendiojn en/inter 1976, 1986, 1989, 1998–2004, italan kaj hungarajn premiojn inter 1986-2022 (la lastan postmorte).
Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- Ismeretlen monológok (1981)
- Szellőző művek (1990)
- Mi az, hogy avantgárd. Írások az avantgárd hagyománytörténetéből (2006)
- Verboterror. Performanszköltemények (2013)
- Égzsák. Szkár Channel. Régi és új hangköltemények (2020)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM71967 hungarlingva datenaro de muzeo