Enikő Somorjai
Aspekto
Enikő Somorjai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de novembro 1981 (42-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | koreografo baleta dancisto |
Enikő Somorjai [ŝomorjai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Somorjai Enikő estas hungara baletisto.
Enikő Somorjai [1] naskiĝis la 17-an de novembro 1981 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Enikő Somorjai aĝis 4, kiam ŝi komencis lerni baleton. Ŝiaj instruistoj estis ekzemple Ferenc Havas kaj Imre Dózsa. Ŝi lernis ankaŭ eksterlande: en 1996 en Hispanio, en la sekva jaro en Aŭstrio kaj Anglio, en 1999 en Usono. Post la diplomo en la Hungara Dancarta Altlernejo en 2001 ŝi iĝis membro de la nacia baleto. En 2006 ŝi atingis la rangon titulara privata dancisto. Ŝi baletis jam ankaŭ eksterlande: Prago, Rigo, Japanio, Magdeburg.
Repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Nuksrompilo - princino Maria (debuta sola rolo)
- Cignolago - Odile/Odette
- Reĝidino skulptita el ligno - titolrolo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto