Saltu al enhavo

Enkulturigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ne konfuzenda kun alkulturigo (angle: acculturation)

Enkulturigo estas la procezo per kiu homoj lernas la dinamikon de sia ĉirkaŭa kulturo kaj akiras valorojn kaj normojn taŭgajn aŭ necesajn al tiu kulturo kaj ĝiaj mondkonceptoj.  Kiel parto de tiu procezo, la influoj kiuj limigas, direktas, aŭ formas la individuon (ĉu intence aŭ ne) inkludas gepatrojn, aliajn plenkreskulojn, kaj kunulojn. Se sukcesa, enkulturigo rezultigas kompetentecon en la lingvo, valoroj, kaj ritoj de la kulturo[1].

Enkulturigo laŭ la kultura antropologio

[redakti | redakti fonton]

Enkulturigo estas termino uzata en la kultura antropologio por indiki la proceson de la transigo de la kulturo de unu generacio al alia generacio, en kiu la komplementa aspekto estas la socialigo de la individuo pere de lernado de la lingvo, la eduko en la familia medio, la imito de la adoltoj kaj asimiligo de la kondutaj reguloj, la seksa eduko, la partopreno en ludoj, konkursadoj, dancoj kaj ceremonioj, la memorigo pri la rakontoj de la pliaĝuloj, la asociiĝo al la samaĝaj grupoj, kaj alitipaj socioj.

Enkulturigo ofte rezultigas ŝanĝojn en kulturo, religiaj praktikoj, sanservo kaj aliaj sociaj institucioj. Ekzistas ankaŭ signifaj konsekvencoj en la kampoj de la manĝkutimoj, modo kaj lingvo de tiuj kiuj enkondukitaj al la reganta kulturo.

Dum la knabaĝo kaj adoleskaĝo formiĝas, pere de procezo de Antropopoiezo, la baza personeco de la individuo: tiu ĉi, maturiĝante kaj maljuniĝante, fariĝas kapabla estigi ennovigan kaj originan kontribuon al sia kulturo. Iuj kategorioj de personoj ricevas apartan edukon, celantan al la rolspecifeco, kiel ekzemple la religiaj operaciantoj aŭ magiaj sanigistoj ktp, ofte obeantaj al specifaj tabuoj.

Ekzemplo de enkulturigo: en la Katolika Eklezio

[redakti | redakti fonton]

Enkulturigo havas ankaŭ alian signifon: estas fenomeno per kiu inokuli en la socion apartajn vidpunktojn kiel okazas per la reklamo per kiu oni provas igi kulturo ion ankoraŭ ne spertatan aŭ nesciatan. Ni vidu tion en la religia enkulturigo kaj aparte en la Katolika Eklezio. Por la Katolika Eklezio «la enkarniĝo de la Evangelio en la aŭtoktonaj kunturoj kulturoj estas samtempe enkonduko de ili en la vivo de la Eklezio» (papo Johano Paŭlo la 2-a, encikliko Slavorum Apostoli, 1985, nº 21). Temas pri duobla movo: unuflanke, la kulturoj ricevas la kristanan mesaĝon ĝis la plej profundaj niveloj de ilia aparta pensmaniero, kaj aliflanke ili konvertiĝas kreante nekonatan esprimon de kristanismo, ene de la Eklezio.

Ĝi implicas la adopton kaj transformiĝon laŭ kristana senco de ritoj kaj krederoj de nekristanaj kulturoj. Fama ekzemplo de enkulturigo estas priskribita de papo Gregorio la Granda en la jaro 601: “Oni diras ke la homoj de tiu nacio estas kutimiĝintaj oferi bovojn. Necesas transformi tiun tradicion al kristana rito. En la tago de la konsekro de la (paganaj) temploj, jam ŝanĝiĝintaj al preĝejoj kaj festoj de sanktuloj, kies relikvoj oni devige konservas en ili, al ili vi permesos, ne malkiel ol en la pasinto, konstrui foliajn strukturojn ĉirkaŭ la preĝejoj. Ili pelos siajn bestojn, tiujn buĉos, ne por ilin oferi al la diablo, sed la kristana bankedo je la nomo kaj honoro de Dio, al kiu ili dankos, post esti satiĝantaj. Nur tiel, konservante por la homoj iujn ĝuojn en la mondo, ilin plifacile vi enkondukos apreci la ĝuojn de la spirito” El la leteroj de Registrum Gregorii).

Ekzemplo de enkulturigo, tiom fora ke, laŭ iuj, pri ĝi perdiĝis memoro, estas la kurba bastono de episkopoj kaj abatoj, kiu estis ensigno de la etruskaj haruspeksoj[2]

La enkulturigo metas ĉiam malfacilajn teologiajn problemojn por certiĝi ke ĝi ne produktu la forigon de kristanaj dogmoj aŭ formiĝon de paganaj krederoj kreante, fakte, novan sinkretisman religion. Tiu problemo rezultis aparte grava okaze de la unua enkonduko de kristanismo en Ĉinio iniciate de Jezuitoj: en 1715 tiuj ĉinaj ritoj estis malpermesitaj de papo Klemento la 11-a. Similaj malfacilaĵoj naskiĝis en Japanio kaj Hindio. Enkulturiĝo konstituas ankaŭ hodiaŭ delikatan punkton de la afrika eklezio.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Julien Ries (diretta da), Lawrence Edward Sullivan (co-diretta), Metamorfosi del sacro. Acculturazione, inculturazione, sincretismo, fondamentalismo, Jaca Book, Milano 2009.
  1. (en) Grusec, Joan E.; Hastings, Paul D. Handbook of Socialization: Theory and Research, Guilford Press, 2007; ISBN 1-59385-332-7, ISBN 978-1-59385-332-7; p. 547.
  2. Laŭ aliaj esploristoj, tiu bastono estas imitaĵo de la bastono de paŝtisto, al kiu Jesuo, laŭ la evangelio laŭ Johano, sin pentris Bona Paŝtisto.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]