Alkulturigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Portretoj de Indianoj vestitaj eŭropstile. Fotoj el 1868 al 1924.
La kvar esencaj formoj de alkulturigo.
La kvar esencaj formoj de alkulturigo.

Alkulturigo (de latina ad kaj cultura aŭ "aldono al kulturo"[1]), alkulturiĝoakulturacio (germane: Akkulturation; pole: akulturacja, ruse: Akkelturacoja; angle kaj france : acculturation) estas procezo, en kiu popolo parte aŭ plene akceptas la normojn, valorojn kaj tradiciojn de la kulturo de alia popolo, sen perdo de sia identeco[2]. Akulturacio povas konduki al la asimiliĝo.

Kiel ombrela termino alkulturigo rilatas al ĉiuj procezoj de adaptado de individuoj aŭ sociaj grupoj al kulturo koncerne valoroj, moroj, kutimoj, lingvo, religio, teknologio kaj aliaj aferoj. La termino ricevas malsimilan difinon depende la scienca fako.

Esence ĝi klarigas la procezon de kultura kaj psikologia ŝanĝoj kiuj rezultas el rektaj kaj daŭraj reciprokaj interagoj inter homoj de malsimilaj kulturoj[3]. Gin pristudas ĉefe la antropologio kaj etnologio.

Terminologio[redakti | redakti fonton]

Alilingvaj terminoj iam proponitaj estis la hispana transculturado (F. Ortiz),  dum anglaj aŭtoroj proponis krom acculturation iam ankaŭ cultural change (kultura ŝanĝo) kaj la francoj parolis pri interpénétration des civilisations (interpenetrado de civilizacioj) kiu en kultura antropologio rilatas al fenomenoj de interpenetrado pro kontaktoj inter malsamaj civilizacioj. .

En sociologio, alkulturigo aŭ transigo de ideoj, rilatas al fenomenoj kiuj rezultas el la daŭraj kaj rektaj kontaktoj de grupoj de individuoj kun malsamaj kulturoj kaj el la ŝanĝoj en la originalaj kulturoj de la du grupoj aŭ de unu inter ili.

Formoj de alkulturigo[redakti | redakti fonton]

Laŭ John W. Berry, de la migrado-esplorado dedukteblas kvar strategioj resp. formoj de alkulturigo, depende ĉu la malplimulta grupo deziras konservi sian propran kulturon retenis aŭ ne kaj ĉu iu formo de kontakto inter la plimulto kaj la malplimulto restu aŭ ne [6] :

  • Apartigo aŭ disigo : konservado de la propra kulturo sen kontakto al la plimulto. La malplimulto alstrebas fortan kulturan izolacion kaj malakceptas la dominan kulturon.
  • Integriĝo : vasta konservado de la propra kulturo en kontakto al la plimulto kun reciproka influo. Ambaŭ grupoj alstrebas multkulturismon.
  • Asimilado, ankaŭ inkluziveco : forlaso de la propra kulturo en kontakto al la plimulto. La procezo kondukas al fuzio, miksaĵo kun la domina kulturo.
  • Marĝenigo, ekskludado : forlaso de la propra kulturo sen kontakto al la plimulto. Tiu formo ofte sekvas post kultura aŭ etna elradikiĝo.

Konfuzo inter alkulturigo kaj asimilado[redakti | redakti fonton]

Kultura asimilado estas ekstrema kazo de alkulturigo, nome la kompleta malapero de la kulturo de grupo kiu asimilas kaj plene akceptas, internigas la valorojn de la kulturo de la alia grupo kiun ĝi kontaktas. Alkulturigo povas okazi libervole, sed ankaŭ sub devigo. Foje ĉi tio estas fizika devigo, sed en la nuna epoko ankaŭ ekzistas ekonomia neceso aŭ sub premo de interesogrupoj.

Krom asimilado estas ankaŭ tri aliaj specoj de alkulturigo :

  • la sinkretigo (kombinaĵo inter la origina kaj la nova kulturoj, ĝi estas kultura miksaĵo kiu kombine al interpenetrado de kulturoj kondukas al nova, originala kulturo kiel ekzemple la bantua kulturo),
  • la multkulturismo (kunvivado de pluraj kulturoj sen ke estas asimilado aŭ miksaĵo) kaj
  • kontraŭ-alkulturigo, kio estas la malakcepto kaj rifuzo de la nova kulturo, kiu rezultas en la reveno al la origina kulturo aŭ formas rezistajn ideologiojn kiel ekzemple la "négritude" (negreco, nigruleco aŭ la deziro konservi afrikajn tradiciojn ene de alkulturigaj procezoj) aŭ apartigan sintenon en kiu unu kulturo servu ekzemple por relilgiaj eventoj kaj alia, fremda kulturo por la ekonomia vivo, iom malhelpante procezon de senkulturigo. (ref. Bastide, 1960)

Efikoj de alkulturigo[redakti | redakti fonton]

La efikoj de kulturigo povas esti viditaj sur multoblaj niveloj en ambaŭ interrilatantaj kulturoj. Sur la grupnivelo, kulturigo ofte rezultas en ŝanĝoj al kulturo, kutimaro, kaj sociaj institucioj. Videblaj grupnivelaj efikoj de kulturigo ofte inkluzivas ŝanĝojn en manĝaĵo, vestaro, kaj lingvo, ekzemple la angla anstataŭ multaj aliaj en moderna epoko. Sur la individua nivelo, diferencoj en la maniero kiel individuoj senkulturiĝas povas esti asociitaj ne kun ŝanĝoj en ĉiutaga konduto, sed kun multaj iniciatoj de psikologia kaj fizika bonfarto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(en) Ward, C. (2001). The A, B, C's of acculturation. en : D. Matsumoto (Ed.) "The handbook of culture and psychology" (pp. 411–445). Oxford University Press.

(en) Berry, J.W. (1997): "Immigration, Acculturation, and Adaptation" in Applied Psychology: An International Review, 46 (1), 5-68

(en) Herskovits, M. (1938), Acculturation, the study of the culture contact, New-York, 1938, New York, 174 p.

Rilata artikolo[redakti | redakti fonton]

Interkultura edukado

Koloniismo

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estas traduko parte bazita sur la samtema artikolo en la franca, germana kaj nederlanda vikipediaj versioj.

  1. (germana) Ulrich Ammon: Akkulturation. In: Helmut Glück, Michael Rödel (Hrsg.): Metzler Lexikon Sprache. Metzler Verlag, Stuttgart 2016, ISBN 978-3-476-02641-5, S. 21.
  2. Katarzyna Tempczyk, Novaj kampoj por esplorado, La Ondo de Esperanto, 2013, 3 (221).
  3. “Acculturation When Individuals and Groups of Different Cultural Backgrounds Meet, la 1-a de julio 2010”, Perspectives on Psychological Science 5 (4), p. 472. doi:10.1177/1745691610373075.