Entente Florale

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝildo atribuita de Entente Florale

Entente Florale estas eŭropa konkurso pri la flora ornamo de urboj kaj vilaĝoj. Ĝi estis fondita en 1977 de Britio kaj Francio kiel supernacia versio de la francia urba florkonkurso kaj celas altigi la viv-kvaliton de komunumoj per "verdaj" spacoj.

En 2009 la konkurson partoprenis 12 landoj: Aŭstrio, Belgio, Britio, Ĉeĥio, Francio, Germanio, Hungario, Irlando, Italio (de 2005), Kroatio (de 2003), Nederlando, Slovenio (Francio estis partoprenrajta, sed ne nomumis konkursanton). La konkurso okazas en du kategorioj, por unuoj ĝis 10.000 loĝantoj kaj por pli grandaj. La partoprenantoj ĝenerale rezultas el naciaj eliminaj konkursoj; tiaj estas:

  • Aŭstrio: Blumenbüro Österreich
  • Britio: Britain in Bloom
  • Francio: Conseil national des villes et villages fleuris (CNVVF)
  • Germanio: Unsere Stadt blüht auf, Unser Dorf hat Zukunft
  • Irlando: Tidy Towns

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]