Ekologia migrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Environmental migration)
Monda mapo montranta areojn, kie klimata ŝanĝo povas influi homojn movi aliloke. Ruĝa: uraganojtropikaj ŝtormoj - Flava: dezertiĝosenpluvecoj - Blua : altiĝanta maro (insuloj kaj riveraj estuaroj)

Ekologia migrado estas formo de migrado kiu okazas pro naturmediaj ŝanĝoj kie homoj vivas. Ĉi tiuj ŝanĝoj povas esti subitaj (kiel inundoj, senpluvecoj, tertremojvulkanaj erupcioj) aŭ ili povas okazi super pli longaj periodoj.

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Ekzemplo de ŝanĝoj kiuj okazas nur malrapide estas tiuj de dezertiĝo aŭ la altiĝo de la mara nivelo.

Alia ekzemplo : jarojn de sekeco (2007-2008) en la nord-oriento de Sirio puŝis homojn en 160 vilaĝoj (20% de la farmistoj) al urboj kiuj estis nekapablaj akcepti ilin, tiele kreante unu el la multaj kaŭzoj, kiuj kondukis al la milito en Sirio [1]. Laŭ Christiane Fröhlich, paca esploristo ĉe la Universitato de Hamburgo, ŝiaj konversacioj kun lokaj homoj prefere kontraŭdiris la klimatan tezon. Poste, nur kelkaj el tiuj, kiuj forkuris la sekecon, fariĝis ribeluloj. La civila milito estis prefere provokita de pli riĉaj homoj. Superrigardo de spertuloj de Ole Magnus Theisen de la Norvega Universitato de Scienco kaj Teknologio (NTNU) konkludas, ke "ne troveblas evidenteco de ligo inter sekeco kaj la konflikto" kaj ke la ĉefaj kaŭzoj de civila milito estas politikaj[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Brown & Crawford, Rising temperatures, rising tensions Arkivigite je 2017-08-29 per la retarkivo Wayback Machine (altiĝantaj temperaturoj, altiĝantaj tensioj), Internacia Instituto por daŭrebla Evoluo (IISD), p. 27, 29, 2009 (.PDF)
  2. (germana) Spiegel-Online, Löste Klimawandel den Syrien-Krieg aus? (Ĉu la klimatŝanĝo provokis la sirian militon,), Axel Bojanowski, la 7-an de marto 2015, alirite la 17-an de februaro 2017.