Enzo Avitabile

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enzo Avitabile
Enzo Avitabile
Bazaj informoj
Naskonomo Vincenzo Avitabile
Kromnomo Enzo
Naskiĝo 1-an de marto 1955 (1955-03-01) (69-jaraĝa)
en Napolo
Deveno Italio Napolo, Provinco Napoli, Italio
Ĝenroj Kantaŭtoro
Instrumentoj Saksofono
Retejo www.enzoavitabile.it
Persona informo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo kantaŭtorokomponisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto
TTT
Retejo http://www.enzoavitabile.it/
vdr

Enzo AVITABILE (naskiĝis en Napolo la 1an de marto 1955) estas itala saksofonisto, artisto, komponisto kaj kantaŭtoro. Lia stilo estas fandado de Muzikoj de la mondo kaj de ĵazo, napolaj tradicioj kaj ĝia lingvaĵo.

Enzo Avitabile komencis ludi saksofonon je la aĝo de dek jaroj. Li diplomiĝis en fluto en la Konservatorio de Napolo kaj komencis sian karieron per turneoj kaj ekkomencis per diskoj en 1982 per Avitabile, albumo en kunlaboro kun Richie Havens.

Li faris turneojn kun sia grupo sub la nomo de «Enzo Avitabile & Bottari». Bottari estas la nomo de tradicia muzika ritmo de la sudo de Italio per elementoj de perkutado kiel de la vin-bareloj, de la lignaj tamburoj.

En la pasinteco li kunlaboris kun Pino Daniele, Edoardo Bennato, James Brown, Afrika Bambaataa kaj Tina Turner. Li estas nomumita por la «Premio de la publiko» de BBC en 2005 en la kategorio Muziko de la mondo.

La saman jaron, li publikigis Black tarantella, disko enhavanta duetojn kaj kunlaborojn kun internaciaj muzikistoj, ĉefe David Crosby, Bob Geldof kaj Franco Battiato.

En 2017, li ricevis la premion "David de Donatello" por la plej bona muziko pro IndivisibilI de Edoardo De Angelis.

Diskaro[redakti | redakti fonton]

  • 1982 : Avitabile
  • 1983 : Meglio Soul
  • 1984 : Correre in fretta
  • 1986 : SOS Brothers
  • 1988 : Alta tensione
  • 1990 : Stella disidenta
  • 1991 : Enzo Avitabile
  • 1994 : Easy
  • 1996 : Addò
  • 1999 : O-Issa
  • 2004 : Salvamm 'o munno
  • 2006 : Sacro Sud (2006)
  • 2007 : Festa, Farina e Forca
  • 2009 : Napoletana
  • 2012 : Black Tarantella
  • 2013 : Enzo Avitabile Music
  • 2016 : Lotto Infinito
  • 2017 : La Malaeducazione
  • 2018 : Pelle differente (Sony Music)

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Enzo ankaŭ kantas en Esperanto (koncerto en Avellino - Romo 2022). En 2022 en la kanto “Corpo a corpo” de Jovanotti, li kune kantas itale kaj la unua strofo estas en lingvo Esperanto.