Episkopejo de Ostrava-Opava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ostrava-Opava episkopejo

La episkopejo de Ostrava-Opava estas la sidejo de la episkopo de Ostrava-Opava kaj lia oficejo, same kiel la oficejo mem. Ĝi troviĝas en Ostrava.

Post fondo de la episkopujo en la jaro 1996 la episkopejo havis sidejon en la 2-a etaĝo de paroĥa konstruaĵo en placo de Msgre. Šrámek. En la jaro 1998 estis komencita konstruado de nova konstruaĵo, kiu estis solene konsekrita kaj ekuzita la 11-an de februaro 2000.

La nova konstruaĵo situas apud preĝejo de sankta Venceslao sur loko de detruita industria lernejo. La moderna konstruaĵo kaŭzis kontraŭajn reagojn, kiuj markas ĝin kiel distrema (rilate al la historia konstruaĵo de la preĝejo en ties senpera proksimeco). Sur ties fasado troviĝas plastikaĵo de sankta Hedvigo de Silezio en superviva grandeco.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]