Hedvigo de Silezio
Sankta Hedvigo de Silezio aŭ Hedvigo de Andechs (naskiĝis en 1174 en Andechs, mortis la 15-an de oktobro 1243 en Trebnico) estis dukino de Silezio, edzino de la pola princo Henriko la Barbulo el la dinastio de la Piastoj kaj estas honorata kiel sanktulino en la katolika eklezio. Ŝia memortago estas la 16-a de oktobro.
Honorado
[redakti | redakti fonton]Sankta Hedvigo estis entombigita en la monaĥeja preĝejo de Trebnico. Ŝi estis deklarita sanktulino en la 1267a jaro. Restaĵoj de ŝi troviĝas interalie en la monaĥejo Andechs, en la Katedralo je la nomo de Sankta Hedvigo en Berlino kaj en la preĝejo je la nomo de Sankta Gangolfo en Heinsberg.
Sankta Hedvigo estas patrono de Silezio kaj Andechs, de la episkopujo Görlitz, de la urboj Görlitz kaj Berlino kaj de la katedralo je ŝia nomo en Berlino.
Post la Dua Mondmilito la forpelitaj silezianoj portis la honoradon de Sankta Hedvigo en siajn novajn paroĥojn. Ŝi simbolas la perditan hejmlandon.
-
Skulptaĵo el la preĝejo je la nomo de Sankta Hedwigo en Görlitz
-
Skulptaĵo en la preĝejo je la nomo de Sankta Maria en Sehnde
-
Skulptaĵo de sankta Hedvigo en la ĉelo de Bad Zell
-
Poŝtmarko de 1955: 25-jara jubileo de la episkopujo Berlino
-
Arĝenta medalo de Sankta Hedvigo de la ĉefepiskopujo Berlino
-
Bronza medalo de Sankta Hedvigo de la ĉefepiskopujo Berlino
-
Skulptaĵo en Vroclavo