Diocezo de Ostrava-Opava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Episkopujo de Ostrava-Opava)
Diocezo de Ostrava-Opava
Dioecesis Ostraviensis-Opaviensis latine
latina
Eklezia regiono Moravia

Episkopo František Lobkowicz
Vikario Martin David
Sacerdotoj 205 inter kiuj 155 sekularaj kaj 50 regulaj
2.063 baptitaj de ĉiu sacerdoto
Religiuloj 55 viroj, 291 virinoj
Diakonoj 17 ĉiamaj
Loĝantoj 1.311.000
Baptitaj 423.000 (32,3% el ĉiuj)
Areo 6.273 km2 km² en Ĉeĥio
Paroĥoj 277 (11 Vikariejoj)
Fondita 30-a de majo 1996
Rito roma
Katedralo Božského Spasitele
Kunkatedraloj Nanebevzetí Panny Marie
Patrona sanktulo Hedvigo de Silezio
Retejo www.doo.cz
Datoj el Pontifika Jarlibro 2005 rilataj je la 2004 * *
Katolika eklezio en Ĉeĥio

LandoĈeĥio

Areo6 150 km² (615 000 ha) [+]

Loĝantaro1 292 170 [+] (2019)
Denseco210,11 loĝ./km² [+] [+]


Vikimedia Komunejo:  Roman Catholic Diocese of Ostrava-Opava [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Diocezo de Ostrava-Opava (latine Dioecesis Ostraviensis-Opaviensis) estis fondita la 30-an de majo 1996 per buleo de Johano Paŭlo la 2-a kaj estas la plej juna diocezo teritorie de Ĉeĥio. Ĝi ekestis per disigo de la Ĉefdiocezo de Olomouc kaj inkludas la tutan Ĉeĥan Silezion kaj parton de la norda Moravio, proksimume apartenas al ĝi la teritorio de la nuntempa Moravia-Silezia Regiono. La episkopo rezidas en Moravia Ostrava, kie estis konstruita 1998–2000 nova episkopejo. Sur teritorio de 6 360 km² vivis 2002 preskaŭ 600 mil katolikoj en 276 paroĥoj kun 149 episkopujaj pastroj, 55 ordenaj pastroj, 16 diakonoj kaj 327 ordenulinoj. La unua kaj nuna ĝia episkopo estas Mons. František Václav Lobkowicz. La funkcion de la generala vikario faras Mons. Marcel Tesarčík.

Disigo en dekanatoj[redakti | redakti fonton]

La episkopujo estas disigitaj en dek unu dekanujoj: de Bílovec, Bruntál, Frýdek, Hlučín, Jeseník, Karviná, Krnov, Místek, Nový Jičín, Opava kaj Ostrava.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]