Saltu al enhavo

Eragon (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eragon
filmo
Originala titolo Eragon
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15 dec. 2006, 14 dec. 2006
Ĝenro fantasta filmo, aventura filmo, agfilmo
Kameraado Hugh Johnson
Reĝisoro(j) Stefen Fangmeier
Produktisto(j) Roger Barton  John Davis
Scenaro Peter Buchman
Filmita en Vankuvero  Budapeŝto  Brita Kolumbio  Pinewood Studios
Muziko de Patrick Doyle
Rolantoj Ed Speleers  Rachel Weisz  Jeremy Irons  Robert Carlyle  Sienna Guillory  John Malkovich  Alun Armstrong  Djimon Hounsou  Garrett Hedlund  Chris Egan  Joss Stone  Steve Speirs  Gary Lewis  Tamsin Egerton  Caroline Chikezie
Produktinta firmao 20th Century Studios 
RatPac-Dune Entertainment 
Ingenious Media 
Davis Entertainment
IMDb
vdr

Eragon estas usona filmo de Stefen Fangmeier, aperinta en 2006 kaj adaptita de romano de Christopher Paolini.

La 17-jara Eragon loĝas ĉe la rando de la vilaĝeto Carvahall kun sia onklo Garrow kaj sia kuzo Roran. Carvahall troviĝas en la reĝlando Alagaësia, kie loĝas homoj, gnomoj, elfoj kaj aliaj vivaĵoj. La reĝo Galbatorix estas drakrajdanto, kiu estas eksterminta ĉiujn aliajn kiam li akiris la potencon.

Eragon renkontas ŝtonon intense bluan dum ĉasado. Fakte la ŝtono estas ovo kaj malgranda drako eloviĝas el ĝi. La drako - verdire drakino - nomas sin Saphira.

Kiel nova drakrajdanto Eragon nun estas minaco al la imperio de l' reĝo. Galbatorix dissendas la Ra'zac-ojn al Carvahall. La Ra'zac-oj murdas Garrow-on kaj forbrulas lian bienon. Eragon fuĝas kune kun Brom por protekti la vilaĝon kontraŭ pliaj agresoj. Cetere Eragon volas venĝi sian onklon. Dumvojaĝe Brom instruas al la knabo glavbatalon kaj magion. Al Eragon li ankaŭ donacas Zar'roc-on, kiu estas antikva glavo kun sangruĝa klingo.

Ambaŭ volas forkuri de la Ra'zac-oj, sed ili estas kaptitaj de ili. Murtagh, filo de Morzan, ribela drakrajdanto, liberigas ilin. Brom mortas dumbatale, tamen nelonge antaŭ li diris al Eragon ke li estis drakrajdanto kaj dumbatale li estis murdinta Morzan.

Eragon, Murtagh kaj Saphira alvenas la Varden-ojn. Varden-oj estas oponantoj kontraŭ Galbatorix kaj lia imperio. La centro de la Varden-oj estas Farthen Dûr, la ĉefurbo de l' gnomoj. Farthen Dûr estas agacata de Urgal-oj, barbaraj monstroj, kiuj estas komandataj de Ombro Durza. Dumbatale Durza aperas por barakti kontraŭ Eragon. Kun Saphira li murdas Durzan, sed ŝi estas vundita.

Teĥnikaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Internaj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]