Erasmus (Eŭropunia programo)
Aspekto
Erasmus | |||||
---|---|---|---|---|---|
programo de studenta interŝanĝo | |||||
Komenco | 1987 vd | ||||
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
La programo Erasmus (Eŭropa Regiona Agada Skemo por Movebleco de Universitataj Studentoj), ĝenerale nomata Erasmus, estas programo por la interŝanĝo de studentoj kaj instruistoj inter universitatoj kaj altnivelaj eŭropaj lernejoj, kaj kun edukaj institucioj en la tuta mondo.
Ĉi tiu programo estas parto de la Eŭropa Spaco de Supera Eduko. Ĝi estis subaro de la Programo Sokrato-Leonardo, poste de la dumviva eduka kaj trejna programo 2007-2014, poste de la Programo Erasmus+.
La nomo de la programo estas retroakronimo bazita sur la nomo de la nederlanda humanisma kaj teologa monaĥo Erasmo (ĉ. 1466-1536).