Erdély (1944-1948)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erdély (1944-1948)

Erdély (1944-1948) erde:j (Transilvanio) estis la hungarlingva oficiala ĵurnalo de la kluĵa organizo de socialdemokrata partio inter decembro 1944 kaj februaro 1948. Ĝia respondecredaktoroj estis István Raffay, de marto 1946 Sándor Erdélyi; eksterpolitika redaktoro László Salamon. La kulturan rubrikon redaktis György Jánosházy, kaj la sportan László Boldis. Inter la redaktoroj troviĝis: Lili Marton, János Mátrai, János Perényi, Zsuzsanna Jakab kaj Miklós Bihari. Politikajn artikolojn verkis inter aliaj István Lakatos, Endre Goldner-Arányi kaj Sándor Erdélyi-Wolff. Inter novembro 1945 kaj aprilo 1946 ĝi eldonis kun titolo "Erdély vasárnapi képes melléklete" (Ilustrita aldonajo dimanĉa de Erdély) koloran literaturan-artan aldonaĵon kun verkoj de László Salamon, Andor Peterdi, Perényi János, Jánosházy György, István Nagy, Kálmán Tóth, Ottó Kornis, Béla Harasztosi, Béla Wagner, Aliz Szilágyi. László Salamon publikis artikolserion pri György Lukács, Gyula Déri-Deheleanu, Dobrogeanu-Gherea, Karl Kautsky, Max Adler, Dimitrov kaj Zsigmond Kunfi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]