Erector Set

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Presafiŝo por Erector Set de ĉirkaŭ 1922.
En la Muzeo de la Urbo Novjorko.

Erector Set (la varomarko estis ĉiam "ERECTOR") estas varomarko de metala konstruludilo, origine patentita de Alfred Carlton Gilbert kaj unuafoje vendita de sia kompanio, nome The Mysto Manufacturing Company de New Haven, Konektikuto, en 1913. En 1916, la kompanio estis reorganizita kiel A.C. Gilbert Company. Erector konsistas el diversaj metalaj traboj kun regulaj truoj por kunigado uzante ŝraŭbingojn kaj ŝraŭbojn. Ankaŭ aliaj mekanikaj partoj kiaj takeloj, dentradoj, radoj, kaj malgrandaj elektromotoroj estas parto de la sistemo. Kio distingas konstruludilon kiel Erector (kaj ties antaŭanton Meccano), estas la kapablo konstrui modelon, poste malkonstrui ĝin kaj konstrui ion plian, denove kaj denove. Erector tuj iĝis la plej populara konstruludilo en Usono,[1] plej verŝajne ĉar ĝi estis la nura konstruludilo kiu je tiu tempo enhavis motoron. Erector estis komune aludita kiel Erector Set, kvankam erector set iĝis iome io kia ĝenra varomarko alude al vario de konstruludiloj, senrilate al marko. La varomarko por ERECTOR estas nuntempe posedata kaj merkatigita de Meccano.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Greenberg's Guide To Erector Sets, Volume I by Bean/Sternagle, 1993

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]