Eric W. Weisstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric W. Weisstein
Persona informo
NomoEric W. Weisstein
Dato de naskiĝo18-a de marto 1969
NaskiĝlokoBloomington (Indiana)
Aĝo55
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo, matematikisto kaj verkisto
Geografio
ŜtatoUsono
Ceteraj informoj
Retpaĝohttp://www.ericweisstein.com/ [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Eric W. Weisstein (naskiĝis la 18-an de marto 1969 en Bloomington (Indiana)) estas usona astronomo, matematikisto kaj verkisto Lia verko estas enciklopedio pri matematiko eldonita sur la TTT-ejo "MathWorld".

En 1996, Eric W. Weisstein doktoriĝis pri astronomio en la Kalifornia Instituto de Teknologio, kaj partoprenis al diversaj esploroj en matematiko kaj astronomio.

Li kutimis preni notojn pri ĉiuj matematikaj libroj, kiun li legis. En 1995, li surretigis siajn notojn, pluraj centoj da paĝoj, en TTT-ejon nomata "Eric's Treasure Trove of Mathematics" (Matematikaj trezoroj trovitaj de Eric). Tiu ejo baldaŭ iĝis tre fama, ĉar estis tiam la sola interreta fonto pri matematiko. Li tie aldonis regule informojn, kaj akceptis kunlaboraĵojn de aliaj retanoj.

En 1998, li subskribis kontrakton kun la eldonisto CRC Press por eldoni la enhavon de sia paĝaro en libro kaj CD ROM kun titolo CRC Concise Encyclopedia of Mathematics. La aliro al sia TTT-ejo estis tiam restriktita.

En 1999, li aniĝis en la societon Wolfram Research, kunportante sian TTT-ejon kun nova nomo MathWorld kiu estas komplete eldonita. De tial, li malvolvas aliajn projektojn pri sciencaj enciklopedioj sur Interreto.

Li ankaŭ estas konsilisto por la televida serio NUMB3R

Eksteraj ligoj (ĉiuj angle

Siaj interretaj enciklopedioj

greke MathWorld greke ScienceWorld greke Sciencaj libroj greke Ludo de la Vivo kaj teorio pri ĉelecaj aŭtomatoj greke Muziko greke Raketoj

Aliaj ligoj

greke Persona paĝaro de Eric Weisstein greke Biografio de Eric Weisstein en MathWorld greke La Oftaj Demandoj de ScienceWorld greke La Oftaj Demandoj de MathWorld greke Kariertabelo de Eric Weisstein greke Tezo de Doktoreco de Filozofio de Eric Weisstein