Erik Moseholm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Moseholm
Persona informo
Naskiĝo 13-an de majo 1930 (1930-05-13)
en Fredericia
Morto 12-an de oktobro 2012 (2012-10-12) (82-jaraĝa)
en Kopenhago
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Vigga Bro
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • ĵazmuzikisto • universitata instruisto • filmkomponisto
vdr

Erik Moseholm (naskiĝis la 13-an de majo 1930 en Fredericia, mortis la 12-a de oktobro 2012) estas dana ĵaza kontrabasisto kaj komponisto, kiu dumtempe direktis la radio-ĵazgrupojn de la Dana Radio kaj ekde 1992 ĝis 1997 la Rytmisk Musikkonservatorium-on.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Moseholm jam kiel dekkelkjarulo tenis propran bandon. En 1949 li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li kun Max Brüel, Jørgen Lausen kaj Jørgen Ryg apartenis al la pioniroj de de moderna ĵazo en Danujo, sed komence ankaŭ laboris sur la klasikmuzika kampo, ekz. kun la ĉambromuzikensemblo Societas Musica kaj kiel soloisto kun la simfonia orkestro de Kopenhago. En 1954/55 li estis membro de la radio-dancorkestro de la Dana Radio kaj laboris poste ĉe Ib Glindemann (1957) kaj Finn Saverys, antaŭ ol li fondis proprajn bandojn. Li fariĝis lernanto de Oscar Pettiford, akompanis usonajn gastmuzikistojn kiel Don ByasEric Dolphy kaj instigis je la Dana Radio la fondadon de kurso-ensemblo kun la ĉefaj ĵazmuzikistoj de la lando. Li direktis ĉi tiujn radio-ĵazgrupojn ekde 1962 ĝis 1966; poste li estis la administrestro de la Bandego de Dana Radio. Krom tio li ludis je internaciaj festivaloj en Skandinavujo kaj komponis teatro- kaj filmmuzikojn. Moseholm verkis ankaŭ iaspecan instrulibron, Jazz Bass Facing, kiu pritraktas la diversajn evolu-fazojn de la petiforda solo- kaj komponstilo. Li krome estis fondo-rektoro de la Rytmisk Musikkonservatorium ekestinta en 1996 el kunigo de aliaj institucioj.

Krome li kunlaboras kiel muzikisto kun sia edzino, verkistino kaj aktorino Vigga Bro.

Premioj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

Moseholm estis premiita en 1958 kiel „Dana ĵazmuzikisto de la jaro“ kaj en 1960 je la ĵazfestivalo je Antibes kiel ĉefa „eŭropa ĵazbasisto de la jaro“. En 1998 li ricevis por siaj atingaĵoj la Dannebrog-Ordenon.

Libropublikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Erik Moseholm 1953-1969
  • Erik Moseholm Kompositioner 1957-1982 (Music Mecca 2008)
  • Erik Moseholm Collection 3 Radiojazzgruppen 1962-1966
  • Erik Moseholm/Jørn Elniff/Arne Forchhammer Live : Molde, Pori, Copenhagen