Ermentruda de Orleano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ermentruda de Orleano
Ermentruda kralovna.jpg
Persona informo
Ermentrude d'Orléans
Naskiĝo proksimume 829
en nekonata valoro
Morto 6-an de oktobro 869 (0869-10-06)
en Abbaye d'Hasnon
Tombo Baziliko de Saint-Denis [#]
Familio
Dinastio Agilulfidoj [#]
Patro Odo I, Count of Orléans [#]
Patrino Engeltrude of Paris [#]
Gefratoj William, Count of Orléans • Gebhard, Count of the Lahngau [#]
Edz(in)o Karlo la 2-a la Senhara
Infanoj Judita de FlandrioLudoviko la 2-a • Charles the Child • Carloman, son of Charles the Bald • Lothar the Lame • Ermentrude • Rotrude • Gisela • Hildegard [#]
Profesio
Okupo reĝino [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ermentruda de Orleano (n. en 825 - m. en 869) (franclingve Ermentrude d'Orléans) estis la filino de Eŭdo de Orleano kaj de Engeltruda de Fézensac, kaj do estis idino de Karolo Martelo. Ŝi edziniĝis kun Karlo la 2-a la Senhara en 846 en Quierzy-sur-Oise, kaj estis kronita en la abatejo Saint-Médard en Soissons. La edziĝo ne estis feliĉa, ĉar la reĝo preferis sian amantinon, Richilde d'Ardennes, fratino de Bosono de Provenco, duko de Burgonjo.

Ermentruda estis apartigita de Karlo en 867 (kvankam ne oficiale reĵetita), kaj ekde tiam restadis en la abatejo de Hasnon, apud Valenciennes, kie ŝi mortis la 6-an de oktobro 869, kiam ŝi estis 44-jarojn aĝa. Post ŝia morto, la reĝo Karlo la Senhara edziĝis kun sia amantino Richilde en 870.

El la kvar filoj de Ermentruda, unu fariĝis la reĝo Ludoviko la 2-a la Balbutulo.