Saltu al enhavo

Ernő Báder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Báder
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1947 (1947-09-15)
en Mosonmagyaróvár
Morto 23-an de januaro 2007 (2007-01-23) (59-jaraĝa)
en Mosonmagyaróvár
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Keszthely Agricultural University‏ (en) Traduki (1967–1972) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo agronomo
genetikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ernő Báder [ernO bAder], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Báder Ernő estis hungara agronomo, genetikisto, altlerneja instruisto.

Ernő Báder[1] naskiĝis la  15-an de septembro 1947(nun 1947-09-15) en Mosonmagyaróvár, li mortis la 23-an de januaro 2007 en Mosonmagyaróvár.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Báder maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1966, poste li akiris agronomian diplomon en la sama urbo en fakultato de Agrarscienca Universitato de Keszthely en 1972. Post la diplomo li praktikadis jaron en kolĥozo de Csénye, inter 1973–1976 li laboris en ŝtata bredejo en Szombathely, poste 3 jarojn li estis genetikisto en Kaposvár. En 1980 li hejmenvenis kaj akiris postenon en la fakultato, eĉ li doktoriĝis, inter 1986–1996 li estis lektoro, inter 1996–2000 docento, poste profesoro ĝis 2007. Intertempe li akiris sciencan gradon Ph.D. en 1996, lia habilitiĝo okazis post 3 jaroj. Lia scienca tasko estis genetiko de bovinoj. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1971 kaj 1974. Li ricevis 2 premiojn en 1998 kaj 1999.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Tehenek alkalmazkodása a fejőházi feltételekhez. (disertaĵo, 1980)
  • Kötött és kötetlen tartástechnológiák összehasonlító vizsgálata a termékenységi mutatók és az élettartam és életteljesítmény alapján. (disertaĵo, 1996)
  • Csülökápolás és a sántaság megelőzése szarvasmarha-állományokban. (kunaŭtoro, 2002)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.