Ernő Fejér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Fejér
Ernő Fejér
Ernő Fejér
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1945 (1945-11-03) (78-jaraĝa)
en Diósgyőr
Okupo
Okupo grafikistofotisto
TTT
Retejo http://www.fejererno.hu
vdr

Ernő Fejér, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fejér Ernő estas hungara fotisto, grafikisto, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.

Ernő Fejér [1] naskiĝis la 3-an de novembro 1945 en Diósgyőr.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Fejér akiris diplometon en mezlernejo en Miskolc en 1964, poste li laboris en pluraj institutoj. Inter 1976 kaj 1987 li estis aranĝisto en biblioteko kaj galerio de Miskolc. Intertempe en 1979 li akiris plian diplometon pri fotado. Inter 1987-1989 li estis fotisto de la loka ĵurnalo, poste profesia sendependa fotisto kaj grafikisto. En 1989 li ricevis stipendion en Romo, en la sama jaro li fondis propran firmaon pri fotoj kaj grafikaĵoj, eĉ en 1992 li establis vendejon por artistoj. Inter 1993-1996 li instruis en Universitato de Miskolc, inter 1997-2000 li estis arta gvidanto en arta mezlernejo en Miskolc. En 1997 li translokiĝis al la proksima vilaĝo Harsány. En 2005 li forlasis la fotadon, forvendas la firmaon, li emeritiĝas kaj okupiĝas nur pri grafikaĵoj. Ekde 2010 li arĥivadis siajn grafikaĵojn per komputilo, en la sekva jaro li retiriĝis, tamen en 2016 li denove aperis en ekspozicioj. Li ricevis premiojn inter 1980-2016. Li havas edzinon.

Elektitaj solaj ekspozicioj pri fotoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj solaj ekspozicioj pri grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (1991, 1994)
  • Miskolc (1991, 1996, 2000, 2007)
  • Katowice (2008)

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj pri fotoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kolektivaj ekspozicioj pri grafikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Salgótarján (1988-1992, 1996, 2000, 2009, 2016)
  • Miskolc (1988, 1990, 1994, 1997, 2002, 2009, 2016)
  • Arthalo Budapeŝto (1997)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Megyekönyv (1994)
  • Fényképtár 2.(1996)
  • Védett épületek Miskolcon (2000)
  • Üzenőfüzet (2010)
  • Organon.Rajzok és montázsok. (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]